Fajsal la 2-a [fajsal] aŭ [fejsal] (arabeالملك فيصل الثانيal-Malik Fajṣal ath-thānī, ofte skribita "Faisal"; 2-a de majo 1935 – 14-a de julio 1958) estis la lasta reĝo de Irako. Li reĝis de 4-a de aprilo 1939 (ĝis 1953 sub regenteco de sia onklo 'Abd al-Ilah) ĝis julio 1958, kiam li estis murdita dum la revolucio de 14-a de julio kun nombraj membroj de sia familio. Tiu revolucio markis la finon de la trideksepjara monarkio de Haŝemidoj en Irako, kiu ekde tiam iĝis respubliko.