Fajsz
Fajsz [fajs], estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kalocsa. Tribestro Fajsz estis nepo de Arpado.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d0/Fajsz_Szent_Istv%C3%A1n_templom_F.jpg/220px-Fajsz_Szent_Istv%C3%A1n_templom_F.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b4/Fajsz_Town_Hall.jpg/220px-Fajsz_Town_Hall.jpg)
Bazaj informoj
- Areo: 32 km²
- Loĝantaro: 1950
- Poŝtkodo: 6352
- Telefonprefikso: 78
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la maldekstra Danubo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Budapeŝto-Baja preteriras. Troviĝas Bátya 10, Kalocsa 17, Hajós 19, Baja 32, Kiskőrös 44 km-ojn for. Longe estis pramo al Tolna, sed nun nova ponto funkcias en la proksimeco.
Historio
La unua mencio devenis el 1061. La tataroj detruis la vilaĝon, kiu poste dum la turka erao restis viva, eĉ alvenis rifuĝintoj el la proksimeco. Incendioj okazis en 1852, 1873, 1881.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, apoteko, kuracejo, infankuracejo, dentokuracejo, bestokuracejo.
Vidindaĵoj
- novromanika romkatolika Kirko Stefano la 1-a (Fajsz)
- novromanika vilaĝdomo
- monumento de Fajsz
Famuloj
En Fajsz naskiĝis ministro Mihály Dömötör.