Faksimilo

Faksimilo (lat. faru ĝin simila!) signifas originalfidelan kopion, t.e. reprodukton de ofte historie grava dokumento. Laŭ Francisko Azorín Faksimilo estas Ekzakta reproduktaĵo de skribo, desegno.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina fac simile (fari simile) el facere + simile.[2]
La nocio fakso venas same el la faksimilo.
La bona faksimilo egalas al ekzemplero en grando kaj farbo.
Produktado
La reproduktado okazas per lignogravuro, lumpreso aŭ fotomeĥanika postpreso.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 71.
- ↑ Azorín, samloke.