Iama kupra minejo en Falun.Poŝtkarto montranta la minon, ĉirkaŭ 1907.
Faluna Mino (svedeFalu gruva aŭ svedeFalu koppargruva) estis mino en urbo Falun, Svedio, kiu funkciis dum pli ol unu jarmilo de jaro ĉirkaŭ 800 ĝis 1992. Ĉirkaŭ du trionoj de la eŭropa produktado de kupro venis el Falun en la 17a jarcento,[1] kaj tio helpis financi la svedajn militojn dum tiu epoko. Post kolapso de granda parto de la minejo en 1687 komenciĝis la malpliiĝo de ĝia antaŭa graveco.[2] Ĝi estis referencita kiel la landa trezoro; Svedio havis tiam valuton bazitan sur kupro.[3]
Teknologia disvolviĝo en la mino havis fortan influon en minado tutmonde dum du jarcentoj.[4] Ekde 2001 ĝi estis deklarita loko de Monda Heredaĵo de Unesko kaj enhavas ankaŭ muzeon.