La federacia vojo 12 - germaneBundesstraße 12 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 436 kilometrojn tra la federaciaj landoj Bavario, mallonge tra Baden-Virtembergo kaj poste longan vojon denove tra Bavario. La plej sudokcidenta punkto estas limtransirejo al Aŭstrio oriente de la Konstanca Lago, kiu apartenas al la urba areo de Lindau kaj la plej nordorienta la komunumo Philippsreut ĉe la limo al Ĉeĥio. Gravaj urboj survojaj estas Kempten, Kaufbeuren, Munkeno kaj Passau. Plurloke la vojo estas anstataŭata per germanaj aŭtovojoj, unue la aŭtovojoj A94, A96 kaj A99 kaj poste antaŭ Passau la germana aŭtovojo A7 - en la informkesta mapo dekstre tiuj aŭtovojaj partoj estas markitaj helblue, dum la "normala" federacia vojo estas markita ruĝe.
unu el du paralelaj tuneloj de la vojo borde de la rivero Danubo apud Passau, dekstre la mezepoka fortikaĵo Veste Niederhaus
aliflanke de la du tuneloj la vojo pont trapasas la riveron Ilz - krom la Danubo maldekstre videblas ambaŭ fortikaĵoj Niederhaus maldekstre kaj Oberhaus dekstre, pli supre