Federico Luppi

Federico Luppi
Persona informo
Federico Luppi
Naskonomo Federico José Luppi Malacalza
Naskiĝo 23-an de februaro 1936 (1936-02-23)
en Ramallo Partido
Morto 20-an de oktobro 2017 (2017-10-20) (81-jaraĝa)
en Fundación Favaloro
Mortis per Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Mausoleum of the Argentine Association of Actors (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Bonaero vd
Ŝtataneco Argentino
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Haydée Padilla (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Gustavo Luppi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Argentino vd
Aktiva dum 1964– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Federico José LUPPI (Ramallo, Bonaero, 23a de februaro 1936 - Bonaero, 20a de oktobro 2017) estis argentina aktoro, ege prestiĝa kaj en sia lando kaj eksterlande pro sia etenda kariero en kino kaj televido en Argentino, Meksiko, Urugvajo, Peruo, Ĉilio kaj Hispanio. Li ricevis nombrajn premiojn.

Kelkaj el liaj filmoj iĝis klasikaĵoj, kiel El romance del Aniceto y la Francisca (1967), La Patagonia rebelde (1973), Tiempo de revancha (1981), Cronos (1992), Un lugar en el mundo (1992), Sol de otoño (1996), Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto (1996), Martín (Hache) (1997), El espinazo del diablo (2001), Fase 7 (2010) kaj Cuatro de copas (2012). Li laboris por reĝisoroj internacie famaj kiel Guillermo del Toro, Leonardo Favio, Raúl de la Torre, Pablo Yotich, Juan José Campanella kaj Adolfo Aristarain.

Biografio

Li dediĉis sin al diversaj laboroj kaj al teatro antaŭ iĝi kinaktoro.

Kariero

Luppi fotita de Annemarie Heinrich en 1972, por la revuo Radiolandia.

Lia unua filmo estis Pajarito Gómez (1965), kaj lia kindebuto estis per la filmo El romance del Aniceto y la Francisca, de Leonardo Favio. Li laboris ankaŭ por teatro kaj televido, ĉefe kiel aktoro, sed foje ankaŭ kiel reĝisoro. Lia voĉo kaj talento de seriozulo igis lin konvinka en temperamentaj roloj, kiel en la hispana trilero Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto (Neniu parolos pri ĉi-virinoj post nia morto).

Li famiĝis pro la ludado de protagonistaj roloj en la klasikaj filmoj de la argentina reĝisoro Adolfo Aristarain: Tiempo de revancha (1981), Últimos días de la víctima (1982), Un lugar en el mundo (1992) kaj Lugares comunes (2002). Li laboris ankaŭ por la reĝisoro Fernando Ayala en ses filmoj: Triángulo de cuatro (1975), Plata dulce (1982), El arreglo (1983), Pasajeros de una pesadilla (1984), Sobredosis (1986) kaj El año del conejo (1987).

Luppi estis ofta kunlaboranto de la meksika reĝisoro Guillermo del Toro, kun kiu laboris en tri famaj filmoj: Cronos (konata ankaŭ kile La invención de Cronos), El espinazo del diablo kaj El laberinto del fauno.

Li havas la rekordon kiel la argentina aktoro kun plej da Premioj Cóndor de Plata (arĝenta kondoro) al plej bona aktoro, kiun li ricevis sesfoje.

Filmoj

  • Pajarito Gómez (1965)
  • Todo sol es amargo (1966)
  • El romance del Aniceto y la Francisca (1967)
  • El ABC del amor (1967)
  • El derecho a la felicidad (1968)
  • Las ruteras (1968)
  • El proyecto (1968) (nepublikigita)
  • Después del último tren (1969)
  • Los herederos (1970)
  • Mosaico (1970)
  • Pasión dominguera (1970)
  • Paula contra la mitad más uno (1971)
  • Crónica de una señora (1971)
  • La revolución (1973)
  • Las venganzas de Beto Sánchez (1973)
  • La Patagonia rebelde (1974)
  • Yo maté a Facundo (1975)
  • Una mujer (1975)
  • Triángulo de cuatro (1975)
  • Juan que reía (1976)
  • Tiempo de revancha (1981)
  • Últimos días de la víctima (1982)
  • Plata dulce (1982)
  • El arreglo (1983)
  • No habrá más penas ni olvido (1983)
  • Pasajeros de una pesadilla (1984)
  • La muerte blanca (1985)
  • Luna caliente (1985)
  • La vieja música (1985)
  • Expreso a la emboscada (1986)
  • Malayunta (1986)
  • Los líos de Susana (1986)
  • Sobredosis (1986)
  • El año del conejo (1987)
  • The Stranger (1987)
  • Isla se alquila por hora (1989)
  • La amiga (1989)
  • Cien veces no debo (1990)
  • Mi querido Tom Mix (1991)
  • Las tumbas (1991)
  • Un lugar en el mundo (1992)
  • Cronos (1993)
  • Matar al abuelito (1993)
  • Guerreros y cautivas (1994)
  • Sin opción (1995)
  • Extasis (1995)
  • Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto (1995)
  • La ley de la frontera (1995)
  • Caballos salvajes (1995)
  • Sol de otoño (1996)
  • Bajo bandera (1997)
  • Hombres armados (1997)
  • Martín (Hache) (1997)
  • Frontera Sur (1999)
  • Lisboa (1999)
  • Las huellas borradas (1999)
  • Divertimento (2000)
  • Invocación (2000)
  • Rosarigasinos (2001)
  • El espinazo del diablo (2001)
  • Los pasos perdidos (2001)
  • La balsa de piedra (2002)
  • El último tren (2002)
  • Lugares comunes (2002)
  • Incautos (2003)
  • Machuca (2004)
  • Elsa y Fred (2005)
  • El buen destino (2005)
  • El viento (2005)
  • Cara de queso (2006),
  • El laberinto del fauno (2006)
  • La luna en botella (2007)
  • El último justo (2007)
  • La habitación de Fermat (2007)
  • Que parezca un accidente (2008)
  • Ese beso (2008)
  • Verano amargo (2009)
  • Cuestión de principios (2009)
  • Sin retorno (2010)
  • Fase 7 (2010)
  • Cuatro de copas (2011)
  • Puerta de Hierro, el exilio de Perón (2013)
  • Inevitable (2014)
  • Magallanes (2015)
  • Al final del túnel (2016)
  • Nieve negra (2017)
  • Necronomicón: el libro del infierno (2018)

Eksteraj ligiloj