Felix Karlinger
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/Der_Graal_im_Spiegel_romanischer_Volkserz%C3%A4hlungen_%28Felix_Karlinger%29.jpg/220px-Der_Graal_im_Spiegel_romanischer_Volkserz%C3%A4hlungen_%28Felix_Karlinger%29.jpg)
Felix KARLINGER (naskiĝinta la 17-an de marto 1920 en Munkeno, mortinta la 27-an de junio 2000 en Kritzendorf) estis germana filologo, muzikologo, etnologo kaj literaturhistoriisto. Lia patro estis la arthistoriisto Hans Karlinger (1882-1944).
Vivo
Dum kaj post la Dua Mondmilito li studis etnologion, muzikologion, teatrajn sciencojn kaj latinidajn lingvojn ĉe la universitato de Munkeno. Doktoriĝo sukcesis en februaro 1949 pri popolaj kantoj de je Pireneoj, Munkene ĉe Hans Rheinfelder kaj Rudolf Kriß. Post pluraj esplorrestadoj en Sardujo li habilitiĝis en 1954 (1960?) pri popolaj kantoj de Sardujo. Inter 1959 kaj 1966 li deĵoris ĉe la Instituto pri romanidaj lingvoj en Munkeno. Inter 1967 kaj 1980 li estis orda profesoro pri romanistiko ĉe la Salcburga universitato. Krom diversaj latinidaj lingvoj li regis ankaǔ la grekan kaj la turkan, kio gravis por alia preferata esplorfokuso de li, la Balkana duoninsulo.
Laborteknikoj kaj membrecoj
Jen observoj pri lia laboro fare de fakkolego (en 1994):
Karlinger begann sein Studium bei Rudolf von Ficker im musikwissenschaftlichen Bereich, und über Kriß führte ihn seine Forschung in die Volkskunde der Romania. Der Einfluß der Münchner Romanisten Gerhard Rohlfs und Hans Rheinfelder hatte zur Folge, daß romanistische Interessen die Oberhand behielten. Komparatistische Interessen im Bereich der romanischen Literaturen mit einer Vorliebe für die Volkstradition sowie ein Hang zu kulturhistorischen Fragestellungen mit religionswissenschaftlichem Bezug sind maßgebliche Akzente in der Ausrichtung seiner Forschungstätigkeit. In vielen seiner Veröffentlichungen hat Karlinger den Lesern eine Fülle von Textmaterial als Belege seiner Forschungsergebnisse angeboten, die nicht zuletzt auf sein Wirken als Feldforscher in den 50er und 60er Jahren zurückgehen. Er durchwanderte, mit einem Tondbandgerät beschwert, Sardinien und Korsika, auch Teile des Balkans und der Iberischen Halbinsel auf der Suche nach oral tradierten Texten der Volksliteratur [...]. Oft stieß er dabei auf bis dahin unbekanntes Material in den Bereichen des Volksliedes und der Volkserzählung. Mit dieser Arbeit, die heute aufgrund der Verdrängung oraler Texttradierung durch die Massenmedien nur mehr wenig Anreiz bietet, ist Karlinger einer der letzten wandernden Feldforscher.[1]
Karlinger membris ĉe la sekvantaj fakularoj: Accademia Antica (Romo); Accademia degli Abruzzi per le Scienze (Chieti); Accademia Teatina (Peskaro).
Literaturo
- Dieter Messner: "Felix Karlinger (1920-2000) zum Gedenken", ĉe: Lusorama 43-44/ oktobro 2000, p. 278-279
- Dieter Messner: "Felix Karlinger (1920-2000)", ĉe: Fabula, vol. 24, kajero 1/2, Walter de Gruyter - Berlin – New York, 2001
- Dieter Messner: "Karlinger Felix", ĉe: Enzyklopädie des Märchens, Handwörterbuch zur historischen und vegleichenden Erzählforschung, Gruyter Berlin, 1994, p. 1002-1006
- Dieter Messner (eld.): Europäische Volksliteratur, Felix Karlinger zum 60. Geburtstag, Wien 1980
- Dieter Messner (eld.): Felix Karlinger zum 17.3.1980 (=Berichte im Auftrag der Internationalen Arbeitsgemeinschaft für Forschung zum romanischen Volksbuch, 5), 1980
- Dieter Messner (eld.): Felix Karlinger, Vorgetragen – Nachgelesen, Ausgewählte Beiträge zur romanischen Literatur und Europäischen Ethnologie, Edition Praesens Wien, 2000
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Traduko: Karlinger komencis siajn studojn ĉe Rudolf von Ficker en la kampo de muzikscienco, kaj tra Kriß lia esplorado kondukis lin al la folkloro de la landoj de latinidaj lingvoj. La influo de la munkenaj filologoj Gerhard Rohlfs kaj Hans Rheinfelder rezultigis, ke romanistikaj interesoj superregis. Komparatismaj interesoj en la kampo de la latinidlingvaj literaturoj kun prefero por la popola tradicio, same kiel inklino al kulturhistoriaj demandoj kun religia rilato, estas gravaj akcentoj en la orientiĝo de lia esplorada agado. En multaj el siaj publikaĵoj, Karlinger prezentis al la legantoj abundon da tekstmaterialo kiel pruvojn de siaj esploraj rezultoj, kiuj ne laste devenas de lia agado kiel kampa esploristo en la 50-aj kaj 60-aj jaroj. Li trairis, ŝarĝita per sonbendaparato, Sardujon kaj Korsikon, ankaŭ partojn de Balkano kaj de Iberujo, serĉante buŝe transdonitajn tekstojn de popola literaturo. [...] Ofte li trovis ĝis tiam nekonatan materialon en la kampoj de popolaj kantado kaj rakontado. Per ĉi tiu laboro, kiu hodiaŭ pro la forpuŝo de buŝa teksta transdonado fare de amaskomunikiloj ofertas nur malmultan allogon, Karlinger takseblas unu el la lastaj vagantaj kampaj esploristoj. - Kp. Messner (1994), p. 1006