Fernwald per en- kaj elveturejo estas ligata al la germana aŭtovojo A5, kiu norden pere de la plilongigo A7 ligiĝas al Hanovro kaj Hamburgo (de tie plu al Jutlando, la malinsula parto de Danio), kaj suden ligiĝas al Frankfurto ĉe Majno kaj Bazelo (kaj de tie plu al la resto de Svislando). Same la komunumo estas ligata al la federacia vojo B457.