La Fiĝia dolaro estas la nacia valuto de la Fiĝioj. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas FJD. Kvankam la insula ŝtato estas sendependa respubliko, kaj la moneroj kaj la monbiletoj portas la portreton de la brita reĝino Elizabeto la 2-a, kiu post la ŝtata sendependiĝo ricevis la titolon de "supera tribestro de la Fiĝioj".