La internacia flughaveno Duseldorfo - germane Flughafen Düsseldorf International respektive "duon-angle" Düsseldorf Airport - estas internacia flughaveno en la urbo Duseldorfo de okcidenta Germanio. Ĝi per rapid-fervoja linio de ICE-trajnoj rekte konektiĝas al la najbaraj internaciaj flughavenoj de Kolonjo/Bonno kaj Frankfurto ĉe Majno sude. La flughaveno havas la IATA-kodon DUS kaj la ICAO-kodon EDDL.