Flughaveno Nurenbergo
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wv_Nuremberg_Airport_banner.jpg/775px-Wv_Nuremberg_Airport_banner.jpg)
Flughaveno Nurenbergo | |||||
---|---|---|---|---|---|
commercial airport | |||||
IATA: NUE ICAO: EDDN | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Germanio | ||||
Regiono | Meza Frankonio | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Flughafen Nürnberg GmbH | ||||
Apuda urbo | Nurenbergo (7 km) | ||||
Alteco | 319 m | ||||
Geografia situo | 49° 29′ 55″ N, 11° 3′ 1″ O (mapo)49.49861111111111.050277777778Koordinatoj: 49° 29′ 55″ N, 11° 3′ 1″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 10/28 | ||||
Kurej-longo | 2.700 m | ||||
La Flughaveno Nurenbergo (germane Flughafen Nürnberg) situas norde de la centro de Nurenbergo. Ĝi estas internacia civila flughaveno. En 2017 ĝi havis 64.111 flugojn kaj 419 milionojn da pasaĝeroj[1].
Ĝi estas la dua plej granda flughaveno de Bavario (post Munkeno), la 10-a plej grava de Germanio kaj la 67-a de Eŭropo.
Detaloj
- Manovrejo: 196.000 m²
- Antaŭhalaj kampoj: 20.000 m²
- Restejoj por aviadiloj: 35
- Pasaĝerejo: du ekiraj kaj unu alvena haloj; kvin aviadilpontetoj
- Parkejoj: 6.000
- Karga storejo: 16.400 m²
- Startejo: 2.700 m × 45 m
- Funkciaj horoj tage: 24
La oficialaj koordinatoj (en la informkesto) montras lokon ĉe la okcidenta rando de la flughaveno. La centra konstruaĵo situas tri kilometrojn oriente (49° 29′ 45″ N 11° 04′ 30″ O / 49.49583 °N, 11.07500 °O (mapo)).
Referencoj
- ↑ ADV-Monatsstatistik - ADV Monthly Traffic Report 12/2017 (germane) (PDF 307 kb). http://adv.aero. Arbeitsgemeinschaft Deutscher Verkehrsflughäfen e.V. (2018-02-05). Alirita 2018-04-02 .
Eksteraj ligiloj
- Flughavena retejo (cz, de, en)