Flughaveno Pardubice
Flughaveno Pardubice | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • internacia flughaveno | |||||
IATA: PED ICAO: LKPD | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Ĉeĥio | ||||
Regiono | Pardubice | ||||
Tipo | Miksa civila kaj armea flughaveno | ||||
Mastrumanto | East Bohemian Airport a.s. (civila), Správa letiště Pardubice (armea) | ||||
Apuda urbo | Pardubice (4 km) | ||||
Alteco | 226 m | ||||
Geografia situo | 50° 0′ 48″ N, 15° 49′ 19″ O (mapo)50.01333333333315.821944444444Koordinatoj: 50° 0′ 48″ N, 15° 49′ 19″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 09/27 | ||||
Kurej-longo | 2.500 m | ||||
Retejo | http://www.airport-pardubice.cz, http://www.slp.army.cz | ||||
La Flughaveno Pardubice (ĉeĥa Letiště Pardubice) estas regiona flughaveno kun miksa civila kaj armea trafikoj. Ĝi estas situanta en sudokcidenta urborando de Pardubice ĉe kvartalo Popkovice, sude de derbia komplekso Velká pardubická.
Civila trafiko
Mastrumanto de civila parto de la flughaveno estas firmo East Bohemian Airport a.s.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/75/Pardubice_airport%2C_departure_lounge.jpg/220px-Pardubice_airport%2C_departure_lounge.jpg)
Civilan trafikon enfunkciis en 1990-aj jaroj flugkompanio nome Fischer Air kun serio de ĉartoflugoj. Nuntempe estas majoritato de uzantoj de la flughaveno rusiaj flugkompanioj, ekz. Transaero, Kras Air aŭ Rossia. En ĉartolinioj agas flugkompanioj ČSA, Travel Service, Hemus Air, Karthago Airlines kaj Montenegro Airlines.
La plej densan trafikon registras la flughaveno tradicie ĉiam dum Kristnasko kaj ĉirkaŭ novjaro kaj ankaŭ dum somera sezono. En 2007 estis enigitaj la unuaj regulaj linioj al Vnukovo (Moskvo) kaj en Sankt-Peterburgo.
En 2008 la flughaveno historie unuafoje proksimiĝis al limo de 100.000 atendataj vojaĝantoj dum unu jaro, ĉefe pro progreso de ĉartoflugoj en Bulgario, Egiptio kaj grekaj insuloj.
Malnegektebla ero en trafiko estas ankaŭ kargoflugoj, agantaj inklude de Antonov An-124 aŭ Iljuŝin Il-76.
Armea trafiko
La Flughaveno Pardubice ankaŭ servas kiel rezervarmea flughaveno. Mastrumanto de armea parto estas Správa letiště Pardubice. Ĝi ankaŭ certigas majoritaton de flughavenaj servoj.
Eksteraj ligiloj
- Oficialaj retpaĝoj de la civila flughaveno
- Oficialaj retpaĝoj de la armea flughaveno Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine