Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Fosfora trifluorido aŭ PF3 estas neorganika kombinaĵo de fosforo kaj fluoro, senkolora, senodora, volatila, kaj alte toksa gaso kiu reakcias kun la akvo. Ĝia ĉefa uzo estas kiel liganto en metalkompleksaĵoj. Kiel liganto, ĝi similas al la karbona unuoksido kiu formas plurajn metalkarbonilaĵojn (=CO), kaj efektive ĝia tokseco kuŝas en la fakto ke ĝia molekulo ligiĝas al la fero de la hemoglobino laŭ simila maniero kiel la karbona unuoksido.
Sintezoj
Sintezo 1
Preparado per duobla interŝanĝo de fosfora triklorido kaj arsena triklorido: