Frampol
Frampol | ||
Blazono | ||
urbo | ||
---|---|---|
Mapo
| ||
Genitivo de la nomo | Frampola | |
Provinco | Lublinio | |
Distrikto | Distrikto Biłgoraj | |
Komunumo | komunumo Frampol | |
Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
Fondita en | 1705 | |
Urborajtoj | 1705 - 1864, 1993 | |
Koordinatoj | 50° 41′ N, 22° 40′ O (mapo)50.68333333333322.666666666667Koordinatoj: 50° 41′ N, 22° 40′ O (mapo) | |
Alto super la marnivelo | 245 m | |
Areo | 4,67 km² | |
Loĝantaro | 1440 (en 2004) | |
Loĝdenso | 308,4 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 23-440 | |
Telefona antaŭkodo | 84 | |
Aŭtokodo | LBL | |
TERYT | 3060802054 | |
Estro | Tadeusz Niedźwiecki | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Radzięcka 8 | |
Poŝtkodo de estraro | 23-440 | |
Telefono de estraro | 84 685-75-09 | |
Fakso de estraro | 84 685-75-63 | |
Poŝto de estraro | umframpol@interia.pl | |
Komunuma retejo | http://www.frampol.lubelskie.pl | |
Frampol estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Frampol en distrikto Biłgoraj.
Historio
Komence de la dua mondmilito, dum la germana invado en Pollandon, 13-an de septembro 1939, Frampol estis bombita, malgraŭ tio, ke en ĝi estis neniu armea objekto. Rezulte de aeratakoj 90% de konstruaĵoj detruiĝis. Poste evidentiĝis la kialo — ekzerca bombado flanke de Luftwaffe, ordonita de Wolfram von Richthofen.
La 2-an de novembre 1942 kadre de la Operaco Reinhardt lokaj judoj estis devigitaj perpiede foriri al Zwierzyniec, kaj de tie per fervojo estis direktitaj al ekstermejo Bełżec. Surloke oni mortigis ĉ. 400 judojn. Ĝis fino de la jaro oni forkaptis ĉiujn judojn, krom kelkaj protektataj de polaj familioj, malgraŭ minacanta mortpuno.
La 30-an de julio 1943 sekvis Operaco "Homlupo", laŭvicaj reprezalioj de la germana okupanto.