Francaj senatanaj balotoj de 2014
| ||||||||||||||||||||
Francaj senatanaj balotoj de 2014 | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
178 el la 348 seĝoj de la Senato | ||||||||||||||||||||
28 sep. 2014 | ||||||||||||||||||||
Jean-Claude Gaudin - UMP | ||||||||||||||||||||
143 | 13 | |||||||||||||||||||
Didier Guillaume - PS | ||||||||||||||||||||
112 | 16 | |||||||||||||||||||
François Zocchetto - UDI | ||||||||||||||||||||
43 | 12 | |||||||||||||||||||
Éliane Assassi - PCF | ||||||||||||||||||||
18 | 3 | |||||||||||||||||||
Jacques Mézard - RDSE | ||||||||||||||||||||
13 | 6 | |||||||||||||||||||
Jean-Vincent Placé - EELV | ||||||||||||||||||||
10 | 0 | |||||||||||||||||||
Konsisto de la Senato | ||||||||||||||||||||
Prezidanto de la Senato | ||||||||||||||||||||
Antaŭa
|
Nova
| |||||||||||||||||||
Senatanaj balotoj okazis en Francio la 28-an de septembro 2014 por renovigi duonon de la membroj de la supra ĉambro de la franca Parlamento.
La senatanoj estas elektitaj per nerekta baloto de la grandaj balotantoj, kies granda plimulto estas delegitoj de la komunumoj. Tiel, sekve de la venko de la dekstro per la municipaj balotoj de marto 2014, la senatanaj balotoj ebligis al la dekstro refariĝi plimulta en la Senato, tri jarojn post laso de plimulto al la maldekstro.
Organizado de balotoj
Koncernitaj senatanoj
Tiuj balotoj ebligis elekton de la 178 senatanoj de la nova serio 2 (fino de 10-jaraj mandatoj de iuj senatanoj de la antaŭa serio C elektitaj en 2004 kaj de la 6-jaraj mandatoj de la senatanoj de la antaŭa serio A elektitaj en 2008).
La serio 2 enhavas[1] :
- la senatanojn de la departementoj kies numero estas inter 01 (Ain) kaj 36 (Indre) ;
- la senatanojn de la departementoj kies numero estas inter 67 (Bas-Rhin) kaj 90 (Territoire-de-Belfort), escepte de tiuj situantaj en Francilio ;
- la senatanojn de iuj transmaraj teritorioj : Franca Gujano, Franca Polinezio, Valiso kaj Futuno, Saint-Barthélemy kaj Saint-Martin ;
- la duonon de la dek du senatanoj reprezentantaj eksterlandajn francojn.
La saman tagon, okazis ankaŭ parta senatana baloto en Mayenne por anstataŭi Jean Arthuis, demisiinta. Tiu baloto ne estas inkluzivita sur tiu paĝo, kiu celas nur la renovigon de la seĝoj de la serio 2.
Balotsistemo
La mandato de senatanoj estas fiksita je ses jaroj. La elekto okazas per plimulta balotsistemo kun du balotvicoj por la distriktoj elektantaj 1 aŭ 2 senatanojn kaj per proporcia balotsistemo kun unu balotvico por la distriktoj elektantaj almenaŭ tri senatanojn.
Por la 1-a fojo la serio 2 estis tute renovigita. La departementoj kaj kolektivumoj de tiu serio 2 apartenis ĝis tiam al la serio A renovigita en 2008 kaj al la serio C renovigita lastfoje en 2004. La reformo de la Senato de 2003 finiĝis en 2014 kun la Senato kies ĉiuj membroj estas elektitaj por ses ans kaj ne plu por naŭ jaroj kaj kun renovigo de duono kaj ne plu de triono.
El la 178 renovigitaj seĝoj, 119 estis elektitaj per proporcia balotsistemo (en 30 distriktoj, inkluzive por eksterlandaj francoj) kaj 59 per plimulta balotsistemo (en 34 distriktoj, departementoj aŭ kolektivumoj).
Contexte
El la 178 renovigitaj senatanoj, estis 96 dekstraj senatanoj kaj 82 maldekstraj senatanoj. La dekstro devis konkeri 7 seĝojn el la maldekstro por baskuli la plimulton en la Supra Asembleo. Fronte al forta malpopulareco, la prezidenta plimulto timis perdi la Senaton.
La 5-an de marto 2014, Jean-Pierre Bel anoncis en letero al la gazeto Le Monde[2] sian decidon rekandidatiĝi nek por la posteno de Prezidanto de la Senato, kiun li okupis de 2011, nek por sia seĝo de senatano de Ariège. François Rebsamen estis antaŭvidita por anstataŭi lin kiel gvidanto de la socialista frakcio, sed li fariĝis la 2-an de aprilo ministro de la 1-a registaro de Manuel Valls. La nomo de François Patriat estis ankaŭ citita, same kiel tiu de Jean-Michel Baylet, prezidanto de la Maldekstra Radikala Partio kaj membro de la frakcio RDSE. Por UMP, Gérard Larcher, Jean-Pierre Raffarin kaj Philippe Marini kampanjis por la prezideco de la Senato[3],[4],[5],[6].
Kandidatoj
Por la 178 seĝoj de senatanoj estis 1 733 kandidatoj, kio estis rekordo. La balotoj de 2011 allogis 1 374 kandidatojn, tio estas do proksimume 25 %-a progreso. Le principo de pareco devigas alternon inter viroj kaj virinoj, sur la listoj de la distriktoj kun proporcia balotsistemo, kaj malsamseksan paron titolulo/anstataŭanto, por la plimultaj balotoj ; tamen, nur 21,5 % de la titolaj kandidatoj kaj 21,4 % de la listkapoj estis virinoj[7].
118 elirantaj senatanoj estis denove kandidatoj[8] kaj 57 ne rekandidatiĝis[9]. Neniu membro de la registaro kandidatiĝis por seĝo en la Senato sed tri deputitoj estis kandidatoj : François Baroin, Alain Marc kaj Georges Ginesta. Inter la kandidatoj estis ankaŭ unu prezidanto de Regiona Konsilio, François Patriat, kaj 28 prezidantoj de Departementa Konsilio.
Balotantaro
La balotantaro, ankaŭ nomita balotantaro de la grandaj balotantoj, konsistas tre plimulte el delegitoj de la municipaj konsilioj elektitaj per baloto organizita laŭ ministeria cirkulero de la 20-a de junio 2014. En la komunumoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj, ili estas elektitaj per plimulta balotsistemo de kaj inter la municipaj konsilianoj ; por la komunumoj kun inter 1 000 kaj 9 000 loĝantoj, ili estas elektitaj per proporcia balotsistemo. Super 9 000 loĝantoj, ĉiuj municipaj konsilianoj estas aŭtomate grandaj balotantoj sed pliaj delegitoj estas elektitaj laŭ proporcia balotsistemo por la urboj kun pli ol 30 000 loĝantoj. En la transmaraj kolektivumoj, la teritoriaj konsilianoj apartenas al la balotantaro.
Ĝi enhavas ankaŭ la departementajn konsilianojn kaj la regionajn konsilianojn elektitajn en la koncernata departemento aŭ teritorio, same kiel la deputitojn (de la Nacia Asembleo sed ne de la Eŭropa Parlamento[10]).
La reformo de la 2-a de aŭgusto 2013 enkondukis plurajn modifojn de la balotsistemo ekvalidaj en 2014 por la 1-a fojo[11].
En la urboj kun pli ol 30 000 loĝantoj, la municipaj konsilioj de nun elektas po plian delegiton por tranĉo de 800 loĝantoj super 30 000, kontraux unu por 1 000 antaŭe. Tiu modifo plifortigas la pezon de la grandaj urboj.
Per apliko de la reguloj por la francaj senatanaj balotoj, la balotantaro por elekti la senatanoj en 2014 konsistas el[12] :
Grandaj balotantoj | Nombro | % |
---|---|---|
Delegitoj de la komunumoj | 83 185 | 94,93 % |
Departementaj konsilianoj | 2 386 | 2,72 % |
Regionaj konsilianoj | 1 061 | 1,21 % |
Deputitoj | 301 | 0,35 % |
Senatanoj | 182 | 0,21 % |
Konsulaj konsilianoj kaj delegitoj | 510 | 0,58 % |
Total | 87 625 | 100,00 % |
Rezultoj
Konsisto de la Senato antaŭ la renovigo
FRANCA SENATO | |||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Konsisto en nombro de seĝoj kaj procentoj[13] | |||||||||||
Parlamentaj frakcioj | Serio I | Serio II | Sumo | Prezidantoj de frakcioj | |||||||
Komunista, Respublikana kaj Civitana (CRC) | 16 | 95 | 55.9 % | 5 | 82 | 46.1 % | 21 | 177 | 50.9 % | Éliane Assassi | |
Socialistoj (SOC) | 63 | 65 | 128 | Didier Guillaume | |||||||
Ekologiistoj (ECOLO) | 10 | 0 | 10 | Jean-Vincent Placé | |||||||
Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (Franca Senato) (RDSE) | 6 | 12 | 18 | Jacques Mézard | |||||||
1 | 74 | 43.5 % | 0 | 93 | 52.8 % | 1 | 167 | 48.3 % | |||
Frakcio Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC (Franca Senato) (UDI-UC) | 18 | 13 | 31 | François Zocchetto | |||||||
Unuiĝo por Popola Movado (UMP) | 53 | 77 | 130 | Jean-Claude Gaudin | |||||||
Ne-aliĝintoj[Note 1] (RASNAG) | 2 | 3 | 5 | Délégué : Philippe Adnot | |||||||
Vakaj seĝoj | 1 | 1 | – | 3 | 3 | – | 4 | 4 | – | Prezidanto de la Senato Jean-Pierre Bel |
Konsisto de la Senato post la renovigo
FRANCA SENATO | |||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Konsisto en nombro de seĝoj kaj procentoj[13] | |||||||||||
Parlamentaj frakcioj | Serio I | Serio II | Sumo | Prezidantoj de frakcioj | |||||||
Komunista, Respublikana kaj Civitana (CRC) | 16 | 95 | 55,9 % | 2 | 57 | 32,0 % | 18 | 152 | 43,7 % | Éliane Assassi | |
Socialistoj (SOC) | 63 | 49 | 112 | Didier Guillaume | |||||||
Ekologiistoj (ECOLO) | 10 | 0 | 10 | Jean-Vincent Placé | |||||||
Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (Franca Senato) (RDSE) | 6 | 6 | 12 | Jacques Mézard | |||||||
1 | 75 | 44,1 % | 0 | 114 | 64,0 % | 1 | 187 | 53,7 % | |||
Frakcio Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC (Franca Senato) (UDI-UC) | 19 | 24 | 43 | François Zocchetto | |||||||
Unuiĝo por Popola Movado (UMP) | 53 | 90 | 143 | Jean-Claude Gaudin | |||||||
Ne-aliĝintoj[Note 1] (RASNAG) | 2 | 7 | 7 | 4,0 % | 9 | 9 | 2,6 % | Délégué : Philippe Adnot | |||
Vakaj seĝoj | 0 | 0 | – | 0 | 0 | – | 0 | 0 | – | Prezidanto de la Senato Gérard Larcher |
Rezultoj laŭ departementoj
Departemento | Eliranta senatano | Frakcio | Kandidato elektita aŭ reelektita | Frakcio | |||
---|---|---|---|---|---|---|---|
01 | Ain | Sylvie Goy-Chavent | UDI-UC | Sylvie Goy-Chavent | UDI-UC | ||
Jacques Berthou | SOC | Patrick Chaize | UMP | ||||
Rachel Mazuir | SOC | Rachel Mazuir | SOC | ||||
02 | Aisne | Pierre André | UMP | Pascale Gruny | UMP | ||
Antoine Lefèvre | UMP | Antoine Lefèvre | UMP | ||||
Yves Daudigny | SOC | Yves Daudigny | SOC | ||||
03 | Allier | Gérard Dériot | UMP | Gérard Dériot | UMP | ||
Mireille Schurch | CRC | Claude Malhuret | UMP | ||||
04 | Alpes-de-Haute-Provence | Claude Domeizel | SOC | Jean-Yves Roux | SOC | ||
05 | Hautes-Alpes | Pierre Bernard-Reymond | RASNAG | Jean-Yves Dusserre | UMP | ||
06 | Alpes-Maritimes | Jean-Pierre Leleux | UMP | Jean-Pierre Leleux | UMP | ||
Colette Giudicelli | UMP | Colette Giudicelli | UMP | ||||
Louis Nègre | UMP | Louis Nègre | UMP | ||||
Hélène Masson-Maret | UMP | Dominique Estrosi Sassone | UMP | ||||
Marc Daunis | SOC | Marc Daunis | SOC | ||||
07 | Ardèche | Yves Chastan | SOC | Jacques Genest | UMP | ||
Michel Teston | SOC | Mathieu Darnaud | UMP | ||||
08 | Ardennes | Benoît Huré | UMP | Benoît Huré | UMP | ||
Marc Laménie | UMP | Marc Laménie | UMP | ||||
09 | Ariège | Jean-Pierre Bel (Prezidanto) |
SOC | Alain Duran | SOC | ||
10 | Aube | Philippe Adnot | RASNAG | Philippe Adnot | RASNAG | ||
Yann Gaillard | UMP | François Baroin | UMP | ||||
11 | Aude | Roland Courteau | SOC | Roland Courteau | SOC | ||
Marcel Rainaud | SOC | Gisèle Jourda | SOC | ||||
12 | Aveyron | Alain Fauconnier | SOC | Alain Marc | UMP | ||
Anne-Marie Escoffier | RDSE | Jean-Claude Luche | UDI-UC | ||||
13 | Bouches-du-Rhône | Jean-Claude Gaudin | UMP | Jean-Claude Gaudin | UMP | ||
Bruno Gilles | UMP | Bruno Gilles | UMP | ||||
Sophie Joissains | UMP | Sophie Joissains | UDI-UC | ||||
Serge Andreoni | SOC | Stéphane Ravier | RASNAG | ||||
Samia Ghali | SOC | Samia Ghali | SOC | ||||
Jean-Noël Guérini | SOC | Jean-Noël Guérini | RASNAG | ||||
Roland Povinelli | SOC | Mireille Jouve | RASNAG | ||||
Isabelle Pasquet | CRC | Michel Amiel | RASNAG | ||||
14 | Calvados | Ambroise Dupont | UMP | Pascal Allizard | UMP | ||
René Garrec | UMP | François Aubey | SOC | ||||
Jean-Léonce Dupont | UDI-UC | Jean-Léonce Dupont | UDI-UC | ||||
15 | Cantal | Pierre Jarlier | UDI-UC | Pierre Jarlier | UDI-UC | ||
Jacques Mézard | RDSE | Jacques Mézard | RDSE | ||||
16 | Charente | Michel Boutant | SOC | Michel Boutant | SOC | ||
Nicole Bonnefoy | SOC | Nicole Bonnefoy | SOC | ||||
17 | Charente-Maritime | Claude Belot | UMP | Corinne Imbert | UMP | ||
Daniel Laurent | UMP | Daniel Laurent | UMP | ||||
vaka seĝo[Note 2] | Bernard Lalande | SOC | |||||
18 | Cher | Rémy Pointereau | UMP | Rémy Pointereau | UMP | ||
François Pillet | UMP | François Pillet | UMP | ||||
19 | Corrèze | Patricia Bordas | SOC | Claude Nougein | UMP | ||
Bernadette Bourzai | SOC | Daniel Chasseing | UMP | ||||
2B | Haute-Corse | François Vendasi | RDSE | Joseph Castelli | RDSE | ||
2A | Corse-du-Sud | Nicolas Alfonsi | RDSE | Jean-Jacques Panunzi | UMP | ||
21 | Côte-de Or | Isabelle Lajoux | SOC | Anne-Catherine Loisier | UDI-UC | ||
François Patriat | SOC | François Patriat | SOC | ||||
Alain Houpert | UMP | Alain Houpert | UMP | ||||
22 | Côtes-de Armor | Yannick Botrel | SOC | Yannick Botrel | SOC | ||
Ronan Kerdraon | SOC | Michel Vaspart | UMP | ||||
Gérard Le Cam | CRC | Christine Prunaud | CRC | ||||
23 | Creuse | Renée Nicoux | SOC | Éric Jeansannetas | SOC | ||
Jean-Jacques Lozach | SOC | Jean-Jacques Lozach | SOC | ||||
24 | Dordogne | Bernard Cazeau | SOC | Bernard Cazeau | SOC | ||
Claude Bérit-Débat | SOC | Claude Bérit-Débat | SOC | ||||
25 | Doubs | Claude Jeannerot | SOC | Jean-François Longeot | UDI-UC | ||
Martial Bourquin | SOC | Martial Bourquin | SOC | ||||
Jean-François Humbert | UMP | Jacques Grosperrin | UMP | ||||
26 | Drôme | Jean Besson | SOC | Gilbert Bouchet | UMP | ||
Didier Guillaume | SOC | Didier Guillaume | SOC | ||||
Bernard Piras | SOC | Marie-Pierre Monier | SOC | ||||
27 | Eure | Joël Bourdin | UMP | Nicole Duranton | UMP | ||
Ladislas Poniatowski | UMP | Ladislas Poniatowski | UMP | ||||
Hervé Maurey | UDI-UC | Hervé Maurey | UDI-UC | ||||
28 | Eure-et-Loir | Joël Billard | UMP | Chantal Deseyne | UMP | ||
Gérard Cornu | UMP | Gérard Cornu | UMP | ||||
Albéric de Montgolfier | UMP | Albéric de Montgolfier | UMP | ||||
29 | Finistère | Maryvonne Blondin | SOC | Maryvonne Blondin | SOC | ||
Jean-Luc Fichet | SOC | Michel Canévet | UDI-UC | ||||
François Marc | SOC | François Marc | SOC | ||||
Philippe Paul | UMP | Philippe Paul | UMP | ||||
30 | Gard | Jean-Paul Fournier | UMP | Jean-Paul Fournier | UMP | ||
Françoise Laurent-Perrigot | SOC | Vivette Lopez | UMP | ||||
Simon Sutour | SOC | Simon Sutour | SOC | ||||
31 | Haute-Garonne | Bertrand Auban | SOC | Brigitte Micouleau | UMP | ||
Alain Chatillon | UMP | Alain Chatillon | UMP | ||||
Françoise Laborde | RDSE | Françoise Laborde | RDSE | ||||
Jean-Jacques Mirassou | SOC | Claude Raynal | SOC | ||||
Jean-Pierre Plancade | RDSE | Pierre Médevielle | UDI-UC | ||||
32 | Gers | Aymeri de Montesquiou | UDI-UC | Aymeri de Montesquiou | UDI-UC | ||
Raymond Vall | RDSE | Franck Montaugé | SOC | ||||
33 | Gironde | Alain Anziani | SOC | Alain Anziani | SOC | ||
Philippe Madrelle | SOC | Philippe Madrelle | SOC | ||||
Françoise Cartron | SOC | Françoise Cartron | SOC | ||||
Gérard César | UMP | Gérard César | UMP | ||||
Xavier Pintat | UMP | Xavier Pintat | UMP | ||||
Marie-Hélène des Esgaulx | UMP | Marie-Hélène des Esgaulx | UMP | ||||
34 | Hérault | Marie-Thérèse Bruguière | UMP | Jean-Pierre Grand | UMP | ||
Raymond Couderc | UMP | François Commeinhes | UMP | ||||
Robert Navarro | SOC | Robert Navarro | RASNAG | ||||
Robert Tropéano | RDSE | Henri Cabanel | SOC | ||||
35 | Ille-et-Vilaine | Edmond Hervé | SOC | Jean-Louis Tourenne | SOC | ||
Virginie Klès | SOC | Sylvie Robert | SOC | ||||
Jacky Le Menn | SOC | Françoise Gatel | UDI-UC | ||||
Dominique de Legge | UMP | Dominique de Legge | UMP | ||||
36 | Indre | Louis Pinton | UMP | Louis Pinton | UMP | ||
Jean-François Mayet | UMP | Jean-François Mayet | UMP | ||||
67 | Bas-Rhin | Roland Ries | SOC | Jacques Bigot | SOC | ||
Fabienne Keller | UMP | Fabienne Keller | UMP | ||||
Esther Sittler | UMP | Guy-Dominique Kennel | UMP | ||||
Francis Grignon | UMP | Claude Kern | UDI-UC | ||||
André Reichardt | UMP | André Reichardt | UMP | ||||
68 | Haut-Rhin | Patricia Schillinger | SOC | Patricia Schillinger | SOC | ||
Jean-Marie Bockel | UDI-UC | Jean-Marie Bockel | UDI-UC | ||||
Françoise Boog | UMP | René Danesi | UMP | ||||
Catherine Troendlé | UMP | Catherine Troendlé | UMP | ||||
69 | Rhône | Guy Fischer | CRC | Michel Forissier | UMP | ||
Gérard Collomb | SOC | Gérard Collomb | SOC | ||||
Christiane Demontès | SOC | Annie Guillemot | SOC | ||||
Muguette Dini | UDI-UC | Catherine Di Folco | UMP | ||||
Jean-Jacques Pignard | UDI-UC | Michel Mercier | UDI-UC | ||||
François-Noël Buffet | UMP | François-Noël Buffet | UMP | ||||
Élisabeth Lamure | UMP | Élisabeth Lamure | UMP | ||||
70 | Haute-Saône | Yves Krattinger | SOC | Michel Raison | UMP | ||
Jean-Pierre Michel | SOC | Alain Joyandet | UMP | ||||
71 | Saône-et-Loire | René Beaumont | UMP | Jérôme Durain | SOC | ||
Jean-Patrick Courtois | UMP | Jean-Patrick Courtois | UMP | ||||
Jean-Paul Emorine | UMP | Jean-Paul Emorine | UMP | ||||
72 | Sarthe | Jean-Pierre Chauveau | UMP | Jean-Pierre Vogel | UMP | ||
Marcel-Pierre Cléach | UMP | Louis-Jean de Nicolaÿ | UMP | ||||
Roland du Luart | UMP | Jean-Claude Boulard | SOC | ||||
73 | Savoie | Jean-Pierre Vial | UMP | Jean-Pierre Vial | UMP | ||
Thierry Repentin | SOC | Michel Bouvard | UMP | ||||
74 | Haute-Savoie | Jean-Paul Amoudry | UDI-UC | Loïc Hervé | UDI-UC | ||
Jean-Claude Carle | UMP | Jean-Claude Carle | UMP | ||||
Pierre Hérisson | UMP | Cyril Pellevat | UMP | ||||
76 | Seine-Maritime | Thierry Foucaud | CRC | Thierry Foucaud | CRC | ||
Marie-Françoise Gaouyer | SOC | Nelly Tocqueville | SOC | ||||
Didier Marie | SOC | Didier Marie | SOC | ||||
Catherine Morin-Desailly | UDI-UC | Catherine Morin-Desailly | UDI-UC | ||||
Patrice Gélard | UMP | Agnès Canayer | UMP | ||||
Charles Revet | UMP | Charles Revet | UMP | ||||
79 | Deux-Sèvres | Michel Bécot | UMP | Philippe Mouiller | UMP | ||
André Dulait | UMP | Jean-Marie Morisset | UMP | ||||
80 | Somme | Pierre Martin | UMP | Jérôme Bignon | UMP | ||
Daniel Dubois | UDI-UC | Daniel Dubois | UDI-UC | ||||
Marcel Deneux | UDI-UC | Christian Manable | SOC | ||||
81 | Tarn | Jacqueline Alquier | SOC | Philippe Bonnecarrère | UDI-UC | ||
Jean-Marc Pastor | SOC | Thierry Carcenac | SOC | ||||
82 | Tarn-et-Garonne | Jean-Michel Baylet | RDSE | François Bonhomme | UMP | ||
Yvon Collin | RDSE | Yvon Collin | RDSE | ||||
83 | Var | François Trucy | UMP | David Rachline | RASNAG | ||
Christiane Hummel | UMP | Christiane Hummel | UMP | ||||
Hubert Falco | UMP | Hubert Falco | UMP | ||||
Pierre-Yves Collombat | RDSE | Pierre-Yves Collombat | RDSE | ||||
84 | Vaucluse | Alain Dufaut | UMP | Geneviève Jean | SOC | ||
Alain Milon | UMP | Alain Milon | UMP | ||||
Claude Haut | SOC | Claude Haut | SOC | ||||
85 | Vendée | Philippe Darniche | RASNAG | Didier Mandelli | UMP | ||
Jean-Claude Merceron | UDI-UC | Annick Billon | UDI-UC | ||||
Bruno Retailleau | UMP | Bruno Retailleau | UMP | ||||
86 | Vienne | Alain Fouché | UMP | Alain Fouché | UMP | ||
Jean-Pierre Raffarin | UMP | Jean-Pierre Raffarin | UMP | ||||
87 | Haute-Vienne | Jean-Pierre Demerliat | SOC | Marie-Françoise Pérol-Dumont | SOC | ||
Jean-Claude Peyronnet | SOC | Jean-Marc Gabouty | UDI-UC | ||||
88 | Vosges | Jackie Pierre | UMP | Jackie Pierre | UMP | ||
Christian Poncelet | UMP | Daniel Gremillet | UMP | ||||
89 | Yonne | Pierre Bordier | UMP | Jean-Baptiste Lemoyne | UMP | ||
Henri de Raincourt | UMP | Henri de Raincourt | UMP | ||||
90 | Territoire de Belfort | Jean-Pierre Chevènement | RDSE | Cédric Perrin | UMP | ||
973 | Franca Gujano | Jean-Étienne Antoinette | SOC | Antoine Karam | SOC | ||
Georges Patient | SOC | Georges Patient | SOC | ||||
977 | Saint-Barthélemy | Michel Magras | UMP | Michel Magras | UMP | ||
978 | Saint-Martin | vaka seĝo[Note 3] | Guillaume Arnell | RDSE | |||
986 | Valiso kaj Futuno | Robert Laufoaulu | UMP | Robert Laufoaulu | UMP | ||
987 | la Franca Polinezio | vaka seĝo[Note 4] | Teura Iriti | UDI-UC | |||
Richard Tuheiava | SOC | Vincent Dubois | UDI-UC | ||||
eksterlandaj francoj | Christian Cointat | UMP | Jacky Deromedi | UMP | |||
Robert del Picchia | UMP | Robert del Picchia | UMP | ||||
André Ferrand | UMP | Olivier Cadic | UDI-UC | ||||
Christophe-André Frassa | UMP | Christophe-André Frassa | UMP | ||||
Richard Yung | SOC | Richard Yung | SOC | ||||
Claudine Lepage | SOC | Claudine Lepage | SOC |
Nom en italique : senatano ne se représentant pas
Nom en gras : senatano reelektita
Elekto de la prezidanto de la Senato
La elekto de la prezidanto de la Senato okazis la 1-an de oktobro 2014. La elekto de la kandidato de UMP okazigis internan baloton la antaŭan tagon, venkitan de Gérard Larcher, prezidanto de la Senato de 2008 ĝis 2011, fronte al Jean-Pierre Raffarin, eksa ĉefministro[14]. La aliaj partioj estis reprezentitaj de siaj frakciestroj.
Kandidato kaj politika partio | Unua balotvico | Dua balotvico | ||||
---|---|---|---|---|---|---|
Voĉoj | % | Voĉoj | % | |||
Gérard Larcher | UMP | 145 | 42,15 | 194 | 57,57 | |
Didier Guillaume | PS | 112 | 32,56 | 124 | 36,80 | |
François Zocchetto | UDI | 45 | 13,08 | |||
Éliane Assassi | PCF | 18 | 5,23 | 18 | 5,34 | |
Jacques Mézard | PRG | 13 | 3,78 | |||
Jean-Vincent Placé | EÉLV | 10 | 2,91 | |||
Nathalie Goulet * | App UDI | 1 | 0,29 | |||
Philippe Marini * | UMP | 1 | 0,30 | |||
Enskribitoj | 348 | 100,00 | 348 | 100,00 | ||
Sindetenoj | 0 | 0,00 | 2 | 0,57 | ||
Voĉdonintoj | 348 | 100,00 | 346 | 99,43 | ||
Blankaj | 4 | 1,15 | 8 | 2,31 | ||
Nulaj | 0 | 0,00 | 1 | 0,29 | ||
Esprimitaj | 344 | 98,85 | 337 | 97,40 | ||
* Non candidat |
Aneksaĵoj
Notoj kaj referencoj
Notoj
- ↑ 1,0 1,1 La membroj de la Administra kuniĝo de senatanoj nealiĝintaj al frakcio (ne-aliĝintoj) okaze de la mandatperiodo 2011-14 sin deklaris ĉiuj dekstraj. Tio ne plu estis tia ekde septembro 2014.
- ↑ Seĝo vaka post la demisio de Michel Doublet en aprilo 2014.
- ↑ Vaka seĝo post la demisio de Louis-Constant Fleming la 31-an de decembro 2013.
- ↑ Gaston Flosse perd son mandato au septembro 2014, post une condamnation définitive.
Referencoj
- ↑ La nova disdono de la senatanoj Arkivigite je 2017-05-07 per la retarkivo Wayback Machine (interretejo de la Senato).
- ↑ Jean-Pierre Bel (marto 2014). “Sen bedaŭro, sen rimorso, kial mi ne plu estos kandidato”, Le Monde. Alirita la 30-an de junio 2014.. .
- ↑ Sulzer, Alexandre (marto 2014). “Senato : kiu por sukcedi al Jean-Pierre Bel ?”, L'Express. Alirita la 1-an julio 2014.. .
- ↑ (marto 2014) “La prezidanto de la Senato forlasos sian fotelon aŭtune”, Le Monde. Alirita la 1-an de julio 2014.. .
- ↑ (marto 2014) “Jean-Pierre Bel forlaos la prezidecon de la Senato”, Le Journal du dimanche. Alirita la 1-an de julio 2014.. .
- ↑ La socialisto Didier Guillaume, kandidato por la prezideco de la Senato (france) (17/07/2014). Alirita 1/08/2014 ..
- ↑ François Vignal (la 15-an de septembro 2014). Senatanaj balotoj : 1733 kandidatoj entute, rekordo..
- ↑ (PDF) Listo laŭ distrikto de rekandidatiĝaj senatanoj[rompita ligilo], en la interretejo de la Senato.
- ↑ (PDF) Alfabeta listo de la senatanoj kiuj ne rekandidatiĝis, en la interretejo de la Senato.
- ↑ Sylvie Guillaume, eŭropa parlamentanino kaj vicprezidantino de la Eŭropa Parlamento (la 16-an de septembro 2014). Kial mi ne voĉdonos en la senatanaj balotoj dimanĉe la 28-an de septembro..
- ↑ Leĝo n° 2013-702 de la 2-a de aŭgusto 2013 pri la elekto de la senatanoj, JORF n° 0179 de la 3-a de aŭgusto 2013, p. 13258, en Légifrance
- ↑ La balotantaro..
- ↑ 13,0 13,1 Senatanaj balotoj 2014..
- ↑ Gérard Larcher sukcedas al Jean-Pierre Bel kiel prezidanto (la 1-an de oktobro 2014). Alirita la 2-an de oktobro 2014 ..
Vidu ankaŭ
- Listo de la francaj senatanoj (periodo 2014-2017)
- Francaj senatanaj balotoj de 2011
Eksteraj ligiloj
- Senatanaj balotoj 2014 en la interretejo de Senato
- Senatanaj balotoj 2014 en la interretejo de la ministerio pri enlandaj aferoj : La kandidatoj kaj la rezultoj
- Senatanaj balotoj 2014 en la interretejo de la Konstitucia Konsilio - protokolo de la kontencio
Ŝablono:Ligiltabelo Francaj senatanaj balotoj de 2014
|
|