Francisco Soler Grima
Francisco Soler Grima | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de majo 1924 en Garrucha | |
Morto | 19-an de junio 1982 (58-jaraĝa) en Viña del Mar | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto filozofo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Francisco SOLER Grima (Garrucha, provinco Almerio, Andaluzio, Hispanio, 1a de majo 1924 - Viña del Mar, Ĉilio, 19a de junio 1982) estis hispana filozofo lernanto de José Ortega y Gasset kaj Julián Marías. Tial, oni povus konsideri lin kiel integranto de la Skolo de Madrido (filozofio). Vivinte jarojn en Ĉilio —kie li faris la plej grandan parton de sia filozofia laboro—, li ricevis la ĉilian ŝtatanecon.
Biografio
Li ekstudis filozofion en la Universitato de Granado, gradiĝis en filozofio en la Universitato de Madrido. Li kunlaboris en la Instituto «Luis Vives» de Madrido kaj en la Instituto de Humanidades fondita de José Ortega y Gasset kaj Julián Marías.
Li estis profesoro en la Nacia Universitato de Kolombio (Bogoto), en la Pontifika Universitato Katolika de Valparaiso (Ĉilio), en la Pontifika katolika universitato de Ĉilio (Santiago de Ĉilio), en la Universidad de Concepción (Koncepciono), en la Universitato de Ĉilio —kie li multe influis—, en la Universidad Técnica Federico Santa María (Valparaíso, Ĉilio) kaj en la Universidad de Valparaíso, en kies Instituto de Filozofio oni dediĉis al li omaĝon en 2010.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francisco Soler Grima en la hispana Vikipedio.