Francisco Suárez
Francisco Suárez | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 5-an de januaro 1548 en Granado, Reĝlando Granado, Reĝlando de Kastilio | |
Morto | 25-an de septembro 1617 (69-jaraĝa) en Lisbono, Reĝlando Portugalio | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | hispana • latina vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Salamanko vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo universitata instruisto juristo filozofo katolika sacerdoto vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Francisco SUÁREZ de Toledo Vázquez de Utiel y González de la Torre, konita kiel Doktoro Eximius (Granado, 5an de januaro 1548 - Lisbono, 25an de septembro 1617), estis teologo, filozofo kaj juristo, hispana jezuito. Unu el la ĉefaj figuroj de la movado de la Skolo de Salamanko, estis konsiderita unu el la plej gravaj skolastikuloj.
Lian laboron oni konsideras infleksa punkto en la historio de la Dua skolastikismo, kiu markas la transiron de la Renesanco al la moderna filozofio. Laŭ Christopher Shields kaj Daniel Schwartz, "figuroj tiel malsamaj inter si en la loko, la tempo kaj la filozofia orientiĝo kiel Leibniz, Grotio, Pufendorf, Schopenhauer kaj Heidegger trovis kialojn por citi lin kiel fonto de inspiro kaj influo".
Verkaro
- Commentariorum ac disputationum, 1592
- Varia opuscula theologica..., 1612
- Tractatus de Legibus ac Deo Legislatore, 1613
- Defensio Fidei Catholicæ, 1613
- Methaphysicarvm Dispvtationvm, 1614
- Disputationum De censuris in communi, excommunicatione... , 1617
- Opera omnia..., 1619
- De suprema potestate regia, 1619
- De Legibus, Ac Deo Legislatore, 1619
- Methaphysicarvm Dispvtationvm, 1619
- Commentaria ac Dispvtationes in primam partem divi Thomae..., 1620
- Francisci Suarez ... Opus, de virtute et statu religionis, 1624
- Operis de religione, 1634
- Suarez repurgatus sive syllabus disputationum metaphysicarum, 1644
- Theologiae R. P. Francisci Suarez E Societate Jesu Summa Seu Compendium, 1732
- De Divina Gratia, 1741