Franciscus Cornelis Gerardus Maria „Frans“ TIMMERMANS (naskiĝis la 6-an de majo1961 en Maastricht) estas nederlandapolitikisto de la partio PvdA. Li estis nederlanda ministro. Ekde 2019 plenuma vicprezidanto en la Komisiono von der Leyen pri klimatprotekto. Jam antaŭe li estis komisionano en la Komisiono Juncker.
En 2023 li demisiis el la Eŭropa Komisiono por kandidati en la parlamentaj elektoj en Nederlando en novembro 2023.