Frans Hals
Frans Hals | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 1582 aŭ 1583 en Antverpeno | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 1666 en Harlemo | ||||
Nacieco | flandro | ||||
Sukcesis kiel | artpentristo | ||||
Reprezentaj verkoj | portretoj | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Tombo | Grote Kerk | ||||
Lingvoj | franca • nederlanda | ||||
Loĝloko | Peuzelaarsteeg | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj | ||||
Familio | |||||
Patro | Franchois Fransz. Hals van Mechelen | ||||
Patrino | Adriaentje van Geertenryck | ||||
Frat(in)o | Dirck Hals | ||||
Edz(in)o | Anneke Hermansz • Lysbeth Reyniers | ||||
Infanoj | Harmen Hals • Frans Hals Junior • Jan Hals • Reynier Hals • Nicolaes Hals • Adriaentje Hals • Jacob Hals | ||||
Okupo | |||||
Okupo | pentristo • gravuristo • konstrua desegnisto | ||||
Verkoj | The Banquet of the Officers of the St George Militia Company in 1616 The Officers of the St George Militia Company in 1639 La Ridanta Kavaliro Malle Babbe The Officers of the St Adrian Militia Company in 1633 Portrait of Dorothea Berck Portrait of Isaak Abrahamsz. Massa Regents of the Old Men's Almshouse Two laughing boys with mug of beer Peeckelhaeringh Portrait of a young man with a skull Yonker Ramp and his Sweetheart Laughing boy Shrovetide Revellers Militia Company of District XI under the Command of Captain Reynier Reael Regentesses of the Old Men's Almshouse Jester with lute A Militiaman Holding a Berkemeyer, Known as the ‘Merry Drinker’ Willem van Heythuysen The Rommelpot player Portrait of René Descartes | ||||
Frans HALS [frans hals] (naskiĝis en 1582 aŭ 1583 en Antverpeno, mortis la 26-an de aŭgusto 1666 en Harlemo) estis flandra/nederlanda pentristo de portretoj.
Biografio
Hals naskiĝis en Antverpeno, sed lia familio elmigris al Harlemo, Nederlando ĉ. 1585, post la falo de Antverpeno sub la hispanoj dum la Okdekjara Milito. 27-jaraĝa, Hals aniĝis la pentrist-gildo Sint-Lucasgilde (Gildo de Sankta Lukaso), sed verŝajne li kvalifikiĝis pli frue. Kelkaj fontoj indikas, ke Karel van Mander estis lia majstro. Hals dufoje edziĝis, kaj havis dek kvar infanojn. Laŭ iuj kronikistoj, Hals mistraktis sian unuan edzinon, kiu mortis en 1616, kaj lian duan edzinon post lia morto li lasis senrimeda. Li mortis en 1666, kaj estis entombigata en la malnova St.-Bavo-kerk (Sankta Bavo preĝejo) sub la ĥorejo.
Verkaro
Neniu scias kiom da verkoj de Hals estas perditaj, sed ŝajnas esti multaj. La plej aŭtoritata nuntempa katalogo (Seymour Slive 1970–1974) atribuas 222 pentraĵojn al Hals. Laŭ alia aŭtoritatulo, Claus Grimm, en sia Frans Hals. Das Gesamtwerk (1989), estas nur 145. Oni ne scias, se Hals iam faris pejzaĝojn, mutajn naturojn, aŭ rakontajn verkojn, sed ne verŝajnas. Multaj da artistoj en 17-a jarcenta Nederlando elektis fakon, kaj ŝajnas ke Hals ankaŭ estis fakula portretisto. Ĝenerale, li pentris portretojn de la mezaj kaj pli altaj klasoj de la tiatempa socio: burgestroj, ekleziuloj, oficiroj, komercistoj kaj eĉ geregentoj. Kelkfoje Hals ankaŭ faris ĝenrajn pentraĵojn: infanoj de fiŝkaptistoj sur la plaĝo, spicistino, la "idioto de la vilaĝo" de Haarlem, (Malle Babbe), kaj aliaj "impresoj de ĉiutaga vivo".
-
Isaac Abrahamsz. MASSA 1626
Eksteraj ligiloj
- http://www.malarze.walhalla.pl/galeria.php5?art=54
- Muzeo Frans Hals, Haarlem[rompita ligilo] (nederlande)
- Muzeo Frans Hals, Haarlem[rompita ligilo] angle
- Web Gallery of Art - plena verkaro de Hals (pentraĵoj), teksto en la angla.