Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Frederiko la 2-a
Frederiko la 2-a
Persona informo
Friedrich II von Staufen
Naskiĝo 26-an de decembro 1194 (1194-12-26)
en Jesi
Morto 13-an de decembro 1250 (1250-12-13) (55-jaraĝa)
en Fiorentino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per disenterio vd
Tombo Katedralo de Palermo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj latinasiciliagermanafrancagrekaaraba vd
Loĝloko Palermo vd
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioReĝlando Sicilio vd
Memorigilo Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)
Familio
Dinastio Ŝtaŭfoj vd
Patro Henriko la 6-a vd
Patrino Konstanca, reĝino de Sicilio vd
Edz(in)o Konstanca de Aragono • Jolanda de Jerusalemo • Isabella of England • Bianca Lancia vd
Amkunulo Bianca Lancia • Adelaide di Urslingen • Ruchina von Beilstein vd
Infanoj Henriko la 7-a de Germanio • Konrado la 4-a de Germanio • Margareta de Sicilio • Anna de Hohenŝtaŭfoj • Manfredo de Sicilio • Enzio de Sardinio • Frederiko de Antioĥio • Frederiko de Pettorano • Richard von Chieti • Violante di Svevia • Henry of Hohenstaufen • Jordan of Germany Hohenstaufen • Agnes of Germany Hohenstaufen • Margherita de Svevia • Selvaggia of Staufen • Caterina da Marano vd
Parencoj Frederiko la 1-aRoĝero la 2-a de Sicilio • Ezzelino la 3-a de Romano vd
Profesio
Okupo suverenoverkisto • poeto • monarko vd
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio
Dum 12121250
ekde 1220 imperiestro
Antaŭulo Otto la 4-a
Sekvanto Konrado la 4-a
Reĝo de Sicilio
Dum 1198–1250
Antaŭulo Henriko la 6-a kaj Konstanca de Sicilio
Sekvanto Konrado la 4-a
Princo de Taranto
Dum 1205–1250
Antaŭulo Valter la 3-a de Brienne
Sekvanto Manfredo
Duko de Ŝvabio
Dum 1208/12121217
Antaŭulo Filipo de Ŝvabio
Sekvanto Henriko (la 7-a) Ŝtaŭfo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
bildo de pordego en Capua

Frederiko la 2-a (naskiĝis la 26-an de decembro 1194 ĉe Ancona, mortinta la 13-an de decembro 1250 en Castel Fiorentino ĉe San Severo) estis de 1220 ĝis sia morto imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Li estis filo de imperiestro Henriko la 6-a kaj de Konstanca de Sicilio.

Jam kiel knabo, je la 25-a de decembro 1196, li estis elektita reĝo de la imperio; je la 17-a de majo 1198 li estis kronita kiel reĝo de Sicilio.

Manuscript illumination of five men outside a fortress
La imperiestro Frederiko la 2-a (maldekstre) kun al-Kamil (dekstre), bildo el la verko de Giovanni Villani nome Nuova Cronica (Vatikana Biblioteko ms. Chigiano L VIII 296, 14-a jarcento).

Frederiko estis ekskomuniita pro ofta rompo de devigo kunigi kun la papo por aligi krucmiliton. En 1225, lia edziĝo al Jolanda de Jerusalemo, filino kaj heredanto de Johano de Brienne, rezultis en postulo al la Reĝlando de Jerusalemo. En 1227 li enŝipiĝis por krucmilito, sed estis devigita abandoni pro malsano, sed en 1228 li finfine atingis Akron. Kulture, Frederiko estis la kristana monarko plej empatiema al la islama mondo, ĉar estis edukita en Sicilio, kun islama korpogardisto kaj eĉ haremo. Spite sian ekskomunion fare de la papo Gregorio la 9-a kaj ripeto ĉe la Unua koncilio de Liono, lia diplomata lerteco rezultis en la fakto, ke la Sesa krucmilito estis principe negocado subtenita per fortomontrado.[1] Pactraktato garantiis al la latinaj kristanoj plej el Jerusalemo kaj strion de teritorio kiu ligis la urbon al Akro. La islamanoj kontrolis siajn religiajn lokojn kaj oni faris aliancon kun Al-Kamil, Sultano de Egiptio, kontraŭ ĉiuj liaj malamikoj de ajna religio. Tiu traktato, kaj suspektoj pri la ambicio de Frederiko en la regiono, faris lin malpopulara, kaj kiam la papo Gregorio la 9-a atakis liajn italiajn teritoriojn, li devis reveni por defendi ilin.[2]

Lian morton sekvis inter-regada periodo de 1250 ĝis 1273.

Vidu ankaŭ


Notoj

  1. Asbridge 2012, paĝoj 563–571
  2. Asbridge 2012, p. 569

Bibliografio