post morto de sia patro li surtroniĝis sur la palatinatan dukan tronon kiel Frederiko la 5-a kaj samtempe li fruntiĝis, eĉ kiam nur formale (li estis dekkvarjara), en protestantisma unio, kiu estis kontraŭpezo de katolika ligo de duko Maksimiliano Bavaria.
la 24-an de februaro de 1613 okazis geedziĝo al Elizabeto kaj la saman jaron ili forveturis ĝis Palatinato. (Palatinato dividiĝis en Supran kaj Malsupran. Supra Palatinato senpere najbaris kun Bavario, Saksio kaj Bohemio kaj Ĉeĥa reĝlando ĉi tie havis multon de la t.n. eksterlandaj feŭdoj. Malsupra Palatinato estis ankaŭ nomata Falcgrafejo rejna kaj ĝi situis en okcidenta flanko de Germanio. Ties reprezentanto estis samtempe unu el la princo-elektistoj.)
1614 naskiĝo de filo Henriko Frederiko (pli malfrue li dronis).
la 4-an de novembro de 1619 en katedralo de sankta Vito okazis la kronado de la nova reĝa geopo. Frederiko Palatinata surtroniĝis sur la ĉeĥan reĝan kaj princo-elektistan tronon kiel reĝo Frederiko la 1-a.
aprilo de 1620 la ĉeĥa koncilio decidiĝis pri akcepto de Henriko Frederiko, filo de Frederiko, kiel estonta ĉeĥa reĝo. (Li estis regonta kiel Henriko la 2-a.)
la 8-an de novembro de 1620 sur Blanka Monto ĉe Prago renkontiĝis soldataroj de imperiestro Ferdinando la 2-a subtenata de papo, de pola reĝo, de bavaria duko kaj de hispana reĝo kun soldataroj de Frederiko Palatinata, kiu ricevis sole financajn subtenojn de kelkaj regantoj. (Lia bopatro Jakobo la 1-a kaj onklo Kristiano la 4-a konsideris la ĉeĥan nobelaran revolucion kiel ribelo kontraŭ laŭleĝa reganto kaj malgraŭ ke ĝi alportis la reĝan titolon al iliaj parencoj, ambaŭ estis kontraŭ. La imperiestra armeo ekokupis pli bonajn poziciojn kaj ĝi sukcesis la ĉeĥajn soldatarojn diskurigi dum du horoj. Reĝo Frederiko eksciis pri la malvenko, kiam li estis rajdanta el Burgo kun 500 armitoj, por ke mem partoprenu la batalon.)
la 9-an de novembro de 1620 la reĝa geopo forveturis ĝis Silezio kaj de tie Frederiko ekvojaĝis ĝis Palatinato kaj Elizabeto ĝis Brandenburgio, kie ŝi ekloĝis ĉe tiea princo-elektisto, kiu estis bofrato de Frederiko.
la 23-an de januaro de 1621 la imperiestro ĵetis al Frederiko anatemon seniginte lin de la princo-elektista voĉo, kiun ricevis lia parenco Maksimiliano la 1-a de Bavario. La brandenburgia margrafo poste timis plu kaŝi Elizabeton, kaj ŝi tial devis forveturi ĝis Hago.
1622 – 1632 naskiĝo de filino Henrieto Mario (edzo princo Rakoczy), filino Ludovikino, filino Sofia (edzino de princo-elektisto Ernesto Aŭgusto de Hanovro, onta prapatrino de ĉiuj britaj monarĥoj ekde Georgo la 1-a), filo Filipo, filo Eduardo (li aliĝis al katolikismo).
1632 Frederiko de Palatinato mortis en Majenco je tifo. Elizabeto Stuarto pli malfrue transloĝiĝis reen ĝis Anglio, kie ŝi en la jaro 1662 mortis.