Frejzero (rivero)
Frejzero | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2 657 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la Georgia Markolo |
Geografio | |
Landoj | Kanado |
Regionoj | Brita Kolumbio |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9b/FraserRiver.jpg/220px-FraserRiver.jpg)
La Frejzero ( angle : Fraser; prononco : ˈfreɪzər ), estas la plej longa rivero ene de Brita Kolumbio, Kanado. Ĝi fontas ĉe Frejzer-Montpasejo apud Robson-Monto en Roka Montaro, longas 1 375 km, kaj enfluas Georgian Markolon apud la urbo de Vankuvero. Ĝi estas la deka plej longa rivero en Kanado [1] . La volumeno ĉe ĝia riverbuŝo sumiĝas je 112 km³ kaj tie ĉi enfluas 3 550 m³ po sekundo. Jare la rivero ŝutas 20 milionojn da tunoj de sedimentoj en la oceanon [2]. La rivero estis nomita laŭ la esploristo Simon Fraser, kiu gvidis ekspedicion laŭ komisio de la Nord-Okcidenta Kompanio ekde la ejo de nuntempa Prince George ĝis la elfluejo de la rivero.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Mapo kaj fotoj Arkivigite je 2007-10-08 per la retarkivo Wayback Machine angle