Fruŝka Gora
Fruŝka Gora, serbe Фрушка Гора, kroate Fruška Gora, hungare Tarcal-hegység, latine Alma Mons estas insula mezalta montaro en Serbio en Srem. Malgranda parto apartenas al Kroatio. La insula montaro signifas tion, ke inter Danubo kaj Savo estas nur ebenaĵo escepte tiun montaron.
Bazaj informoj
- Areo: 250 km²
- Koordinatoj: 45°10′0″N 19°40'0″E
- larĝo laŭ oriento-okcidento: 80 km
- larĝo laŭ sudo-nordo: 15 km
- plej alta monto: Crveni Ĉot (539 m)
Sur granda parto oni kultivas vinberon. Iam minadis karbon. Parto de la montaro apartenas al Nacia parko.