Fuerte Olimpo
Fuerte Olimpo estas urbo de Paragvajo. Ĝi estas la administra centro de la departemento Alto Paraguay (do "alta Paragvajo"), unu el 17 departementoj de Paragvajo, kiuj kun la Ĉefurba Distrikto de Asunciono konsistigas la ŝtatan teritorion. La urbeto situas en la maldense loĝata regiono Granda Ĉako, borde de la rivero Paragvajo, en la nordo de la ŝtato, lime de Brazilo.
Partnera urbo