Gaîté (pariza metrostacio)
Gaîté | |||
---|---|---|---|
Joséphine Baker | |||
Kajo de la stacio en direkto al nordo sur linio 13
| |||
subtera stacio • metrostacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 14-a | ||
Geografia situo | 48° 50′ 19″ N, 2° 19′ 21″ O (mapo)48.8386539301622.3226374387741Koordinatoj: 48° 50′ 19″ N, 2° 19′ 21″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 644 148 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 21-a de januaro 1937 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 04-04 | ||
Metro-linio | |||
Gaîté [ɡɛte] (esperante Gajeco) estas stacio sur linio 13 de la Metroo de Parizo en la 14-a arondismento de Parizo.
Stacio
La stacio estis malfermita en 1937.
Ĝia nomo devenas de Strato de la Gaîté, kiu estis tervojo en 1730, kaj poste parto de la vojo kiu kondukis de la bariero de Montparnasse al Clamart. Tiu vorto devenas de apudaj barieroj de Maine kaj Montparnasse. Kabaredoj, restoracioj kaj teatroj ariĝis tie kaj faris el tiu strato sian ĉefan vojon.
Eniris 3 165 824 vojaĝantoj en 2013, kio lokas ĝin al la 165-a rango de metrostacioj rilate ties trafikon[1].
La 30-an de novembro 2021 la stacio ricevis aldonan nomon Joséphine Baker omaĝe al Josephine Baker (1906-1975)[2].
Alirejoj
La stacio disponas pri kvin alirejoj:
- Strato Vercingétorix - Hospitalo Léopold Bellan: 82, Avenuo du Maine
- Komerca centro - Strato du Cdt R. Mouchotte: interno de « Centre commercial Gaîté »
- Avenuo du Maine: 78, Avenuo du Maine
- Strato Vandamme: 73, Avenuo du Maine
- Strato de la Gaîté Les Théâtres: 77, Avenuo du Maine
Akcidento de la 27-a de aprilo 2023
Du senhejmuloj estis trafitaj de vagonaro ĉe la stacio Gaîté en Parizo ĵaŭdon la 27-an de aprilo 2023, laŭ fajrobrigadistoj kaj RATP. Ebriaj, la du viktimoj estus kverelintaj antaŭ ol malsupreniri sur la trakon.[3]
Interkonektoj
- RATP 28 58 59 88
- N63
Referencoj
- ↑ Trafic annuel entrant par station (2013) Arkivigite je 2013-03-08 per la retarkivo Wayback Machine, sur le site data.ratp.fr, consulté le 31 août 2014.
- ↑ Dounia Hadni (29 novembro 2021). Paris : sur la ligne 13, une station rebaptisée «Gaîté-Joséphine Baker». lefigaro.fr. Alirita 30 novembro 2021 ..
- ↑ (27/04/2023) “Deux personnes meurent percutées par une rame de métro à Paris”, Ouest-France (fr).
Vidu ankaŭ
- Listo de metrostacioj de Parizo
- Linio 13 de la metroo de Parizo
- Eksa linio 14 de la metroo de Parizo
Metrostacioj eksa | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|