Gabriel Pierné
Gabriel Pierné | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Gabriel Pierné | |||||
Naskonomo | Henry Constant Gabriel Pierné | ||||
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1863 en Metz, ![]() | ||||
Morto | 17-an de julio 1937 (73-jaraĝa) en Ploujean | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 13 Grave of Pierné (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Alma mater | Konservatorio de Parizo ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Jean Pierné (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | muzikdirektoro (1910–1932) orgenisto (1890–1898) koreografo komponisto dirigento ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henri Constant Gabriel Pierné (* 16-a de aŭgusto 1863 en Metz; † 17-a de julio 1937 en Ploujean) estis franca komponisto de romantika muziko.
Pierné studis ĉe la Konservatorio de Parizo ĉe Antoine François Marmontel, Albert Lavignac, Émile Durand, César Franck kaj Jules Massenet. Li gajnis en 1882 la Rompremion per la kantato Edith kaj aktivis poste ekde 1890 ĝis 1898 kiel orgenisto ĉe la preĝejo Ste Clotilde kaj ekde 1903 ĝis 1932 kiel dirigento kaj estro de la Concerts Colonne.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b2/Ste_Clotilde_Paris.jpg/250px-Ste_Clotilde_Paris.jpg)
Li komponis ses operojn, plurajn baletojn kaj pantomimojn, oratoriojn, orkestrajn kaj ĉambromuzikajn verkojn samkiel pecojn por orgeno, harpo kaj piano.
Verkoj (elekto)
- scenejaj verkoj
- voĉkanta muziko
- orkestromuziko
- ĉambromuziko
- Fantaisie-impromptu op. 4 por violono kaj piano, 1883
- Pièce g op. 5 por hobojo kaj piano, 1883
- Berceuse op. 8 für por violono kaj piano, 1884
- Impromptu-caprice por harpo sola op. 9, 1885
- Caprice op. 16 por violonĉelo kaj piano, 1887
- Canzonetta op. 19 por klarneto kaj piano, 1888
- Expansion, Romance sans paroles op. 21 violonĉelo kaj piano, 1888
- Pastorale variée op. 30 por fluto, hobojo, klarneto, 2 fagotoj, korno kaj trumpeto, ĉ. 1893
- Solo de concert op. 35 por fagoto kaj piano, 1898
- Sonate D op. 36 por violono kaj piano, 1900 (de la komponisto ankaŭ aranĝita por fluto kaj piano)
- piankvinteto op. 41, 1917
- Sonate en une partie fis op. 46 por violonĉelo kaj piano, 1919
- piantrio op. 45, 1922
- Sonata da camera op. 48, por fluto, violonĉelo kaj piano, 1927
- Prélude de concert sur un thème de Purcell por fagoto kaj piano, 1933
- Variations libres et final op. 51 por fluto, violono, vjolo, violonĉelo kaj harpo, 1934
- Introduction et variations sur une ronde populaire por saksofonkvarteto, 1936
- Trois pieces en trio por violono, vjolo kaj violonĉelo, 1938
- Voyages au pays du tendre et du l'effroi por fluto, violono, violonĉelo kaj harpo, 1938
- pianmuziko
- Orgenmuziko