Gaja (Barato)
Gaja | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 823001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 474 093 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 5 258 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 45′ N, 85° 1′ O (mapo)24.7585.016666666667Koordinatoj: 24° 45′ N, 85° 1′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 111 m [+] | ||
Areo | 90,17 km² (9 017 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gaya, India [+] | |||
Gaja, hindie गया, urdue گیا estas urbego en norda Barato, en suda parto de subŝtato Biharo, en kantono Magadh, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas kantona kaj distrikta sidejoj. Ĝi estas hindua, budhisma kaj ĝajnisma pilgrimejo kaj estas nomita pri la demono en:Gayasura.
Demografio
En 2011 Gaja havis 470 839 da loĝantoj kun legopovo 86%, signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
Gaja situas sur la suda rando de la nordhinda ebenaĵo laŭ laŭsezona rivero, kiu sekiĝas printempe; sur averaĝa alteco de 111 m super la marnivelo. La urbego estas ĉirkaŭita per malaltaj montetoj en 3 flankoj. Ĝehanabad troviĝas 48, Navada 54, Aŭrangabad (Biharo) 64, Bihar Ŝarif 68, Dehri 84, subŝtata ĉefurbo Patnao 92, Hazaribag 96, Kolkato 423, ĉefurbo Delhio 883, Mumbajo 1413 kilometrojn (aere) [1].
Historio
Gaja estis parto de historia ŝtato Magadho en la 6-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ Kristo. Laŭ tradicio, Siddharta Gautama, kiu poste iĝis la Budho, kaj Mahavira, la fondinto de ĝajnismo, ankaŭ vizitis la urbon. Apenaŭ io ajn estas konata pri la mezepoka historio de Gaja. En la 16-a jarcento la mogoloj komencis regadi, ekde la 19-a jarcento la britoj ĝis 1947.
Ekonomio
La kamparo ĉirkaŭ Gaja estas plejparte agrikultura kun oftaj irigaciaj kanaloj. La ĉefaj kultivaĵoj estas rizoj, tritikoj, lentoj kaj terpomoj. Brutaro bredita inkludas brutaron, bubalojn, kaprojn kaj porkojn. Metiistoj, komercistoj kaj servaj provizantoj de ĉiuj specoj ekloĝis en la rapide kreskanta urbego mem. Nepre menciindas la turisma industrio kaj pluraj hejmaj industrioj.
Religioj
La ĉefa religio en Gaja estas hinduoj (79,5%), poste islamanoj (18,5%), la ceteraj religioj malpli, ol 1%.
Lingvoj
En Gaja la loĝantaro parolis plej ofte magahie, dum la oficiala lingvo estas la hindia.
Eduko
En Gaja la plej altnivela edukado okazas en universitatoj, altlernejoj, akademio kaj instituto.
Klimato
Gaja situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas mezume 1061 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono. La temperaturo varias inter 19-32 °C.
Trafiko
Al Gaja venas fervojaj linioj el Ĝehanabad, Navada, Dehri kaj subŝtato Ĝarkhando. 7 ĉefvojoj kuras al la urbego. Gaja havas loke flughavenon.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj; en la ĉefa templo piedsigno de Viŝnuo estas montrita
- apud la urbego monteto kuŝas, kies supro estas templo kaj atingebla per 1000 ŝtupoj
- 15 km sude de Gaja estas Bodh Gaja, kie Budho atingis iluminiĝon
Fontoj
- WikiTrans
-
Altlerneja pordo
-
Strato
-
Nova konstruaĵo