García Íñiguez de Pamplono

García Íñiguez
(Pamplono)
(810-882)
Bildo de García Íñiguez de Pamplono, ilustraĵo el la "Compendio de crónicas de reyes" (Biblioteca Nacional de España)
Bildo de García Íñiguez de Pamplono, ilustraĵo el la "Compendio de crónicas de reyes" (Biblioteca Nacional de España)
Persona informo
Naskiĝo 810
en en:Isaba, Navaro, Hispanio
Morto 882
en Monaĥejo de Leyre, Navaro, Hispanio
Tombo Monaĥejo de Leyre Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj eŭska vd
Ŝtataneco Reĝlando Pamplono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio House of Íñiguez vd
Patro Inigo Arista (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Onneca Velázquez de Pamplona (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Nunilona Íñiguez of Pamplona (en) Traduki, Assona Íñiguez (mul) Traduki kaj Galindo Íñiguez of Pamplona (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Urraca of Pamplona (en) Traduki
Leodegundis Ordoñez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Onneca Garcés of Pamplona (en) Traduki
 ( Urraca of Pamplona (en) Traduki)
Fortún Garcés of Pamplona (en) Traduki
 ( Urraca of Pamplona (en) Traduki)
Jimena of Asturias (en) Traduki
Sanç Garcés (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo reganto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

García Íñiguez estis la 2-a Reĝo de Pamplono ekde 851-a ĝis sia morto en la jaro 882. Li estis filo de en:Íñigo Arista (771-852), la unua reĝo de Pamplono. Edukita en Kordovo, li estis sukcesa armea estro kiu gvidis la kampanjojn de la regno dum la lastaj jaroj da la vivo de sia patro.

Vivo

Garcia estis edukita en Kordovo. En majo 843-a li helpis sian onklon Musa ibn Musa en sia ribelo kontraŭ la emiro de Kordovo. La rezulto estis la atako de Abd ar-Rahman la 2-a (792–852) de Kordovo sur la teroj de Pamplono, ​​kiu finiĝis la sekvan monaton per sonora venko de la emiro sur García Íñiguez kaj Musa.

En 859-a García Íñiguez estis kaptita de vikinga ekspedicio kiu supreniris laŭ la rivero Ebro. Liberigita post elaĉetomono de 70 mil oraj moneroj, li forlasis siajn malnovajn aliancojn kun la en:Banu Qasi kaj moviĝis pli proksimen al la regno de Asturio. García alianciĝis kun la asturia reĝo Ordoño la 1-a kaj kune ili li atingis gravan venkon sur la islamanoj en la Batalo de Albelda en 851-a, kiu ankaŭ estis nomita la "Batalo de Monto Laturce" aŭ "Batalo de Clavijo". Tiu kristana venko kaŭzis la kolapson de la potenco de la Banu Qasi kaj la posta reago en Kordovo.

Lia filo Fortún Garcés estis kaptita fare de la islamanoj en 860-a, kaj estis tenita en Kordovo, en orumita ekzilo, dum pli ol dudek jaroj.

Ne estas dokumentita novaĵo pri García Íñiguez post la jaro 870-a, do longe oni kredis, ke li mortis ĉirkaŭ tiu ĉi dato. Se tio estas vera, inter la morto de García Íñiguez kaj la reveno de Fortún Garcés el lia kaptiteco en Kordovo (882-a), la nobla García Jiménez estus reginta kiel reĝo de Pamplono.

García Íñiguez alianciĝis al Ordoño la 1-a de Asturio, kaj kune ili atingis gravan venkon.

Dum aliaj historiistoj konsideras ke ekzistas indikoj ke García ankoraŭ povus estinti vivanta en la tempo kiam lia filo revenis el Kordovo, ĉar li sukcedintus lin pace en 882-a. Tiu temo estas kontestata, ĉar la manko de dokumentado malhelpas interkonsenton inter la historiistoj.

Dum la mandato de García Íñiguez, la unuaj mezuroj estis prenitaj por faciligi la trairejon de pilgrimantoj venantaj al Kompostelo, per metado de la unuaj ŝtonoj sur la estonta Vojo de Santiago.

Edziĝo kaj idaro

García Íñiguez edziĝis al Urraka Major, kies genlinio ekzistas neniu dokumentpruvo por pruvi, kvankam konsiderante ke ŝi havis filon nomitan Fortún, nomo kiun pluraj membroj de la Muladia-dinastio havis, ŝi povus esti la filino de Fortún ibn Musa (809-874), patroflanka nepo de Musa ibn Musa kaj Assona Íñiguez (805-850) kaj prikuzina-fratino de en:Muhammad ibn Lubb (844-898), la avo de Urraka kiu edziĝis kun Fruela la 2-a de Leono kaj poste edziniĝis kun Ramiro, pli juna frato de Fruela. Dua ebla edzino de García Íñiguez estis Leodegundia, filino de reĝo Ordoño la 1-a de Asturio. Oni scias, ke ŝi edziniĝis kun reĝo de Pamplono, kiu ne estas nomita en la primaraj fontoj kaj García Íñiguez estas unu el tiuj, kiujn oni supozas, ke li estis ŝia edzo. Ili estis gepatroj de:

  1. de:Fortún Garcés, Kaŭdilo de Pamplono, edziĝinta al Auria, eble filino de Lubb ibn Musa (820-875), reganto de Zaragozo.
  2. Oneka de Pamplono (838-895), edziĝinta al Aznar la 2-a Galíndez
  3. Sancho Garcés el Pamplono, edziĝinta al nekonata virino kaj patro de:
  • 1 Aznar Sánchez de Larraún, Grafo de Aragono, edziĝis al sia prifratina kuzina Onneca Fortúnez (848-890), kun kiu li edziĝis en dua nupto.
  • 2 Velasquita Sánchez de Pamplona, ​​​​edziĝinta al Mutarrif ibn Musa, reganto de Huesca, filo de Musa ibn Musa kaj Assona Íñiguez.

Li ankaŭ povus estinti la patro de Jimena Garcés (848-912), edziĝinta al Alfonso la 3-a la Granda, same kiel pluraj aliaj infanoj. Reĝo García la 1-a de Leono, filo de Jimena de Asturio kaj Alfonso la 3-a, portus la nomon de sia patroflanka avo. Jimena, aliflanke, ne estis menciita en la Kodekso de Roda kiel la filino de la reĝo García Íñiguez.[1]

Referencoj

  1. La nuna artikolo estis tradukita el la Hispana Vikipedio.