Gary Locke
Gary Faye LOCKE (elp. GEri FEJ LAK; ĉina nomo 駱家輝; n. la 21-an de januaro 1950) estas usona politikisto kaj nuna (ekde la 1-a de aŭgusto 2011) ambasadoro de Usono al Ĉinio. Antaŭ la ambasadoriĝo li servis ekde la 26-a de marto 2009 kiel la 36-a ministro pri komerco en la usona registaro. Pli frue (1997-2005) li estis guberniestro (Ŝtatestro) de Vaŝintonio. Locke estis la unua azidevena ŝtatestro en ĉeftera Usono.