Gelse
Gelse [gelŝe] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalakaros, en Distrikto Nagykanizsa.
Bazaj informoj
- Areo: 23 km²
- Loĝantaro: 1100
- Poŝtkodo: 8774
- Telefonprefikso: 93
Situo
Gelse situas sur mildaj deklivoj, laŭ kanalo Principális, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Szombathely-Nagykanizsa. La lasta urbo troviĝas 17, Zalakaros 24, Zalaegerszeg 36, Budapeŝto 207 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis en 1280 en formo "Guelse". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon, kiu rehomiĝis en la 18-a jarcento.
Vidindaĵoj
- romkatolika malfrubaroka Kirko Vizito de Maria (Gelse) de 1786
- monumentoj memore al la falintoj dum la mondomilitoj
- termala banejo
Famuloj
- en Gelse naskiĝis:
- Jenő Landler en 1875, kiu estis ĉefarmeestro en 1919
- Benő Svastics, ĉefdepartementestro
- en Gelse mortis Sándor Csertán, juristo