Georg Wilhelm Friedrich HEGEL

Georg Wilhelm Friedrich Hegel
Hegelo, Portreto de Jakob Schlesinger, 1831
Hegelo, Portreto de Jakob Schlesinger, 1831
Persona informo
Georg Wilhelm Friedrich Hegel
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1770 (1770-08-27)
en Stutgarto, duklando Virtembergo,  Sankta Romia Imperio
Morto 14-an de novembro 1831 (1831-11-14) (61-jaraĝa)
en Berlino, Reĝlando Prusio,  Germana Federacio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ĥolero vd
Tombo Doroteurba tombejo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Virtembergo vd
Alma mater Universitato de TubingenoFriedrich-Schiller-Universitato Jena • Eberhard-Ludwigs-Gymnasium • Tübinger Stift vd
Subskribo Hegelo
Memorigilo Hegelo
Familio
Patro Georg Ludwig Hegel vd
Patrino Maria Magdalena Louisa Fromm vd
Edz(in)o Marie von Tucher vd
Infanoj Karl Von Hegel vd
Parencoj Georg Ludwig Christoph Hegel vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • historiisto pri filozofio • verkisto • jurfilozofo • logikisto vd
Laborkampo filozofiologikofilozofio de historioestetikoreligiometafizikoepistemologiopolitika filozofiosocia filozofio vd
Aktiva en Berlino vd
Aktiva dum 1788–1831 vd
Doktoreca konsilisto Friedrich Schelling vd
Verkado
Verkoj Prelegoj pri la Filozofio de Mondhistorio ❦
Enciklopedio de filozofiaj sciencoj en skizoj ❦
Scienco de Logiko ❦
Fenomenologio de la Spirito ❦
Principoj de la Filozofio de Rajto ❦
Prelegoj pri Estetiko ❦
Prelegoj pri la Filozofio de Religio ❦
Prelegoj pri la Historio de Filozofio vd
Filozofo
Okcidenta filozofio
19-a jarcento
Ĉefaj interesoj Logiko, Filozofio de historio, Estetiko, Religio, Metafiziko, Epistemologio, Politika filozofio
Noteblaj ideoj Absoluta idealismo, Dialektiko, Sublacio, Mastro–sklavo dialektiko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georgo Vilhelmo Frederiko HEGELO, germane Georg Wilhelm Friedrich HEGEL [georg vilhelm fridrih he:g.l] (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1770, mortis la 14-an de novembro 1831) estis germana profesoro kaj giganto de la okcidenta filozofio de la 19-a jarcento. Li estas kun Immanuel Kant konsiderata kiel plej granda filozofo depost la antikva epoko. Li estis unu el plej grandaj kreintoj de idealismo en germana filozofio kaj kreinto de sia propra sistemo (hegelismo) kiu estiĝis la bazo de postaj filozofioj (marksismo, mesianismo, ekzistadismo, postmodernismo) kaj ĝi estiĝis eĉ la ĉefa modelo de monda idealismo (precipe laŭ hegelisma ontologio). Multaj historiistoj de filozofio opinias lin kiel plej granda idealisto en romantismo. Li atingis agnoskon en sia tempo kaj — kvankam ĉefe influa en la kontinenta tradicio de filozofio — iĝis pli kaj pli influa ankaŭ en la analiza tradicio.[2]

La ĉefa atingo de Hegel estis lia disvolvigo de distinga artikulado de idealismo, foje termigita kiel absoluta idealismo,[3] en kiu la dualismoj de, por ekzemplo, menso kaj naturo kaj de subjekto kaj objekto estas superita. Lia filozofio de spirito koncepte integras psikologion, ŝtaton, historion, arton, religion kaj filozofion. Lia mastro–sklavo dialektiko estis influa, speciale en la 20-a jarcento en Francio.[4] Speciale grava estas lia koncepto de spirito (Geist, foje tradukita ankaŭ kiel "menso") kiel la historia manifestado de la logika koncepto – kaj la "sublacio" (Aufhebung, integrado sen nuligo aŭ redukto) – de ŝajne kontraŭdiraj aŭ opoziciaj faktoroj: ekzemploj estas la ŝajna opozicio inter neceso kaj libero kaj inter imanento kaj transcendeco. Hegel estis konsiderata en la 20a jarcento kiel la originanto de la triopo tezo, antitezo, sintezo,[5] sed kiel eksplicita frazo ĝi originiĝis ĉe Johann Gottlieb Fichte.[6][7]

Hegel influis super multaj pensuloj kaj verkistoj kies propraj pozicioj varas amplekse.[8] Karl Barth priskribis Hegel kiel "Protestanta Akvino"[9] dum Maurice Merleau-Ponty verkis, ke "ĉiuj grandaj filozofiaj ideoj de la pasinta jarcento — la filozofioj de Marx kaj Nietzsche, fenomenologio, germana ekzistadismo, kaj psikoanalizo — havis siajn komencojn en Hegelo."[10]

Vivo

Infanaĝo

Naskoloko de Hegelo en Stutgarto, kio estas nun hejmo de Hegela Muzeo.

Hegelo naskiĝis kiel filo de burokrato la 27an de aŭgusto, 1770, en Stutgarto, ĉefurbo de la Duklando Virtembergo en sudokcidenta Germanio. Li estis baptita kiel Georg Wilhelm Friedrich, kaj estis konata kiel Wilhelm (Vilhemo) de sia plej proksima familio. Lia patro, Georg Ludwig, estis Rentkammersekretär (sekretario de imposto servo) en la kortego de Carl Eugen, Duko de Virtembergo.[11]:2–3, 745 La patrino de Hegel, nome Maria Magdalena Louisa (denaske Fromm), estis la filino de advokato en la Supera Tribunalo de Justico en la kortego de Virtembergo. Ŝi mortis pro "galfebro" (Gallenfieber) kiam Hegel estis dektri-jaraĝa. Ankaŭ Hegel kaj lia aptro suferis tiun malsanon, sed ili apenaŭ survivis.[12] Hegel havis fratinon, Christiane Luise (1773–1832); kaj fraton, Georg Ludwig (1776–1812), kiu mortis kiel oficiro dum la milito de Napoleono de 1812 kontraŭ Rusio.[11]:4

Kiel infano li estis tre fervora leganto de literaturo, gazetoj kaj filozofioj. Li estis tre malsana infano kaj preskaŭ li mortis pro variolo. Li estis tre kunigita kun sia fratino – Kristino. Ĉe gimnazio li studis la klasikajn verkojn de la greka kaj la latina. Estante nur trijaraĝa, Hegel iris al la germana lernejo. Kiam li eniris en la latina lernejo du jarojn poste, li jam estis parkerinta la unuan latinan deklinacion, lernigita de sia patrino. En 1776, li eniris en la stutgarta gymnasium illustre kaj dum sia adoleskeco legis arde, kaj kopiis longajn eltiraĵojn en sia taglibro. Aŭtoroj kiujn li legis estas la poeto Friedrich Gottlieb Klopstock kaj verkistoj asociaj kun la Klerismo, kiel Christian Garve kaj Gotthold Ephraim Lessing. Liaj studoj en la Gymnasium konkludis per sia Abituro ("gradiga parolado") "Der verkümmerte Zustand der Künste und Wissenschaften unter den Türken" ("La aborta stato de arto kaj edukado en Turkio").[11]:16 [13]

Tubingeno (1788–1793)

Tübinger Stift, nome la protestanta seminario de Tubingeno, ligita al la Universitato de Tubingeno, kie Hegelo studis filozofion kaj teologion.

Li decidis fariĝi pastro kaj estante 18-jaraĝa li eniris en protestanta seminario de Tubingeno, ligita al la Universitato de Tubingeno, kie li studis filozofion kaj teologion. Tie li ekkonis poeton Friedrich Hölderlin kaj Friedrich Schelling (la dua post Hegelo fama idealisto), kiuj estis liaj samĉambranoj.[14] Ili kunhavis malemon por tio kion ili konsideris limigema etoso de la seminario, kaj la triopo ege interamikiĝis kaj influis sin per ideoj unu la aliajn. Ili estiĝis liaj amikoj kaj en ideoj kaj adorado de la antikvgreka kulturo kaj Hegel aldone profundiĝis en la verkaroj de Jean-Jacques Rousseau kaj de Lessing dum tiu etapo.[15] Li estis kun ili entuziasma observanto de Granda Franca Revolucio, nome la frukto de klasikismo en filozofio. Tiam ili kreis sian novan perspektivon – ili kritikis Kant-ion kaj ĉefe Schelling kaj Hölderlin kreis tute novan, supersencan sistemon (idealismo) de nova epoko, nome romantismo, el kio Hegelo restis iom aparta. Hegelo komencis kritiki Kantion nur pli poste (ĉirkaŭ 1800) post forĵetado de ambicio estiĝi filozofo populara (popularphilosophen aŭ beletristo) kaj interpreti mondon ĝenerale dissolvante problemojn kaj disvolvigante ideojn. Tial Hegelo unue okupiĝis pri politiko. En 1790 li estis atinginta titolon de magistro de filozofio kaj en 1793 li pasis ekzamenojn de teologio. Kvankam la violento de la Epoko de Teroro de 1793 damaĝis la esperojn de Hegel, li plue identigis sin kun la frakcio de la moderaj Ĝirondanoj kaj neniam perdis sian engaĝigon kun la principoj de 1789, kiujn li esprimis per drinkotosto por la Okupo de la fortreso Bastille ĉiun dekkvaran de julio.[16]

Berno (1793–1796) kaj Frankfurto (1797–1801)

Friedrich Wilhelm Schelling, pentraĵo de Christian Friedrich Tieck, ĉ. 1800. Junaj Hegelo kaj Schelling reciproke interinfluis sin unu la alian.

Ricevinta sian teologian atestilon (Konsistorialexamen) el la Tubingena Seminario, Hegelo iĝis Hofmeister (hejmtutoro) por aristokrata familio en Berno (1793–1796). Dum tiu periodo, li komponis la tekston kiu iĝis konata kiel Das Leben Jesu (La vivo de Jesuo) kaj librolongan manuskripton titolitan "La pozitiveco de kristana religio". Liaj rilatoj kun siaj dungantoj malboniĝis kaj Hegelo akceptis proponon peritan de Hölderlin por plenumi similan postenon ĉe familio de vinkomercisto en Frankfurto en 1797. Tie, Hölderlin faris gravan influon super la idearo de Hegelo.[11]:80 Estante en Frankfurto, Hegel komponis la eseon "Fragmentoj pri religio kaj amo".[17] En 1799, li verkis alian eseon titolitan "La spirito de kristanismo kaj ties fato",[18] kiu estis nepublikigita dum sia vivodaŭro. Ankaŭ en 1797 estis verkita la nepublikigita kaj nesubskribita manuskripto de Das älteste Systemprogramm des deutschen Idealismus (nome "La malnova sistema programo de germana ideismo". Ĝi ja estis verkita de Hegela mano, sed eble ĝi estis aŭtorita de Hegelo, Schelling, Hölderlin, aŭ de nekonata kvara persono.[19]

Dum tiu etapo Hegelo sonĝis pri ideala sistemo de politika vivo sed enfine lia ideo falis kaj li fondiĝis tute en filozofio kun komenco de nova jarcento. Li decidis sin tamen kontraŭ pastreco kaj anstataŭe gajnis monon kiel guvernisto. Sed en 1797, kiam li estis 27-jara, lia patro mortis kaj Hegelo heredis sufiĉe por liberigi sin de laboro.

Kariero

Jena, Bambergo kaj Nurembergo (1801–1816)

La malnova konstruaĵo de la Universitato Jena.

En 1801 li estiĝis privatdozent (sensalajra prelegisto) en Jena, kien li venis pro instigo de Schelling, kiu jam estis Eksterordinara Profesoro en la Universitato Jena. Li tiam influis tre sur pensado de Schelling, tial multuloj kunigas skolon de Hegel kun skolon de Schelling. Hegelo certigis sian posteon en Jena per inaŭgura disertacio De Orbitis Planetarum, en kiu li mallonge kritikis argumentojn kiuj bazitaj sur la Regulo de Bode aŭ sur alia arbitra elekto de matematikaj serioj asertis, ke devas ekzisti planedo inter Marso kaj Jupitero.[20][21][22] Senrilate al Hegelo, Giuseppe Piazzi estis malkovrinta la nanplanedeton Cereso ene de tiu orbito la 1an de januaro, 1801.[21][22] Poste en tiu jaro, la unua libro de Hegelo nome Differenz des Fichteschen und Schellingschen Systems der Philosophie (La diferenco inter la filozofisistemoj de Fichte kaj de Schelling) estis finkompletigita. Li prelegis pri "Logiko kaj metafiziko" kaj prelegis kun Schelling pri "Enkonduko al la ideo kaj limoj de la vera filozofio" kaj faciligis filozofian "disputorium" (forumon). En 1802, Schelling kaj Hegelo fondis la gazeton Kritische Journal der Philosophie (Kritikan gazeton de filozofio) por kiu ili kontribuis ĝis la kunlaborado finis kiam Schelling foriris al Würzburg en 1803.

Titolpaĝo de Phänomenologie des Geistes.

Jena universitato faris Hegelon Eksterordinara Profesoro, danke al influo de ekzemple Goethe sur kiu Hegelo havis ankaŭ gravan influon. Fakte estis en 1805 kiam la universitato promociis Hegel al la posteno de Eksterordinara Profesoro (sensalajra) post li sendis leteron al la poeto kaj ministro de kulturo Johann Wolfgang Goethe protestante la promocion de sia filozofia rivalo Jakob Friedrich Fries antaŭ li.[11]:223 Hegelo klopodis enlistigi la helpon de la poeto kaj tradukisto Johann Heinrich Voß por atingi postenon en la renaskigita Universitato de Hajdelbergo, sed li malsukcesis. Por lia bedaŭro, Fries estis, en la sama jaro, farita Ordinara Profesoro (salajrita).[11]:224–25

Kun sia financo malboniĝinta rapide, Hegelo estis sub granda premo por liveri sian libron, nome la delonge promesita enkonduko al sia filozofia sistemo. Hegelo estis farante la finajn detalojn por tiu, nome Fenomenologio de la Spirito, kiam Napoleon batalis kontraŭ trupoj de Prusio la 14an de oktobro 1806 en la Batalo de Jena sur ebenaĵo ekster la urbo. La tagon antaŭ la batalo, Napoleono eniris en la urbo Jena. Hegel rakontis siajn impresojn en letero al sia amiko Friedrich Immanuel Niethammer:

"Hegelo kaj Napoleono en Jena" (ilustraĵo el Harper's Magazine, 1895), kies renkonto famiĝis pro la elstara uzado fare de Hegel de la Weltseele ("mondanimo") reference al Napoleono ("ĉevalrajda mondanimo", die Weltseele zu Pferde) [23]
Citaĵo
 Mi vidis la imperiestron — tiun mondanimon [Weltseele] — rajdanta ekster la urbo dum rekognosko. Estis ja mirinda sensacio vidi tian individuon, kiu, koncentrita ĉi tie en unusolae punkto, ĉevalrajde, dominas la tutan mondon kaj mastras ĝin.[24] 

Pinkard (2000) notis, ke la komento de Hegel al Niethammer "estas la plej rimarkinda ĉar li jam estis komponinta la ŝlosilan sekcion de la Fenomenologio en kiu li rimarkis, ke la Revolucio estis tiam oficiale pasinta al alia lando (Germanio) kiu estus kompletigante 'en pensaro' tion kion la Revolucio estis nur parte plenuminta en la praktiko".[25] Kvankam Napoleono decidis ne fermi la universitaton de Jena kiel li ja faris por aliaj universitatoj, la urbo estis damaĝita kaj la studentoj amase foririntaj, kio ankoraŭ malbonigis la financajn planojn de Hegelo. En la venonta februaro naskiĝis la ekstergeedza filo de Hegelo, nome Georg Ludwig Friedrich Fischer (1807–1831), kiel rezulto de amafero kun la servistino Christiana Burkhardt denaske Fischer (kiu estis estinta abandonita de sia edzo).[11]:192

En marto 1807, Hegel translokiĝis al Bambergo, kie Niethammer estis demisiinta kaj pasigis al Hegelo proponon iĝi eldonisto de gazeto, nome la Bamberger Zeitung. Malkapabla trovi pli taŭgan laborpostneon, Hegelo malvolonte akceptis. Ludwig Fischer kaj lia patrino (al kiu Hegelo eble proponis geedzecon post la morto de ŝia edzo) restis en Jena.[11]:238

En novembro 1808, Hegelo estis, denove pere de Niethammer, nomumita estro de gymnasium en Nurembergo, posteno kiun li tenis ĝis 1816. Estante en Nurembergo, Hegelo adaptis sian ĵus publikigitan Fenomenologio de la Spirito por ties uzado en la instruado. Parto de lia tasko estis instrui klason nome "Enkonduko al la sciaro de la universala kohero de la sciencoj", kaj tial Hegel disvolvigis la ideon de enciklopedio de la filozofiaj sciencoj, en tri partoj: logiko, filozofio de la naturo kaj filozofio de la spirito.[11]:337

En 1811, Hegel edziĝis al Marie Helena Susanna von Tucher (1791–1855), nome la plej aĝa filino de Senatano. En tiu periodo li publikigis sian duan gravan verkon, nome Scienco de logiko (Wissenschaft der Logik; 3 vol., 1812, 1813 kaj 1816), kaj naskiĝis liaj du engeedzaj filoj, nome Karl Friedrich Wilhelm (1813–1901) kaj Immanuel Thomas Christian (1814–1891).

Hajdelbergo kaj Berlino (1816–1831)

Ricevinte postenproponojn el universitatoj de Erlangeno, Berlino kaj Hajdelbergo, Hegel elektis Hajdelbergon, kien li translokiĝis en 1816. Tuj poste, lia ekstergeedza filo Ludwig Fischer (tiam dek-jaraĝa) venis al la Hegel-a haejmo en aprilo 1817, pasiginta tempon en orfejo[11]:354–55 post la morto de sia patrino Christiana Burkhardt.[11]:356

En 1817, Hegel publikigis la Enciklopedio de filozofiaj sciencoj en skizo kiel resumo de sia filozofio por studentoj kiuj venis al liaj prelegoj en Hajdelbergo.

Hegelo kun liaj Berlinaj studentoj
Skizo de Franz Kugler.

En 1818, Hegel akceptis novan proponon de katedro de filozofio en la Universitato de Berlino, kiu restis neokupita ekde la morto de Johann Gottlieb Fichte en 1814. Tie, Hegel publikigis sian Filozofio de rajto (1821). Hegel dediĉis sin ĉefe al prelegoj; liaj prelegoj pri estetiko, filozofio de religio, filozofio de historio kaj historio de filozofio estis publikigitaj postmorte el la notoj de studentoj. Lia famo etendiĝis kaj liaj prelegoj altiris studentojn el la tuta Germanio kaj el ekstere.

En 1819–1827, li faris du veturojn, nome al Vajmaro, kie li renkontiĝis kun Goethe, kaj al Bruselo, Norda Nederlando, Leipzig, Vieno, Prago, kaj Parizo.[26]

Hegelo estis nomumita universitata rektoro en oktobro 1829, sed lia regotempo finis en septembro 1830. Hegel estis tre ĝenita pro la tumultoj por reformoj en Berlino en tiu jaro. En 1831, Frederiko Vilhelmo la 3-a omaĝis lin per la Ordeno de la Ruĝa Aglo, 3a Klaso, pro lia servo al la Prusia ŝtato.[26] En aŭgusto 1831, epidemio de ĥolero atingis Berlinon kaj Hegel lasis la urbon, ekloĝante en Kreuzberg. Tiam en malforta sanstato, Hegelo apenaŭ eliris. Kiam la nova semestro ekis en oktobro, Hegel revenis al Berlino pro la erara kredo, ke la epidemio estis tute superita. La 14an de novembro Hegelo mortis. La kuracistoj deklaris la kaŭzo de la morto la ĥoleron, sed pli verŝajne li mortis pro alia stomakintesta malsano.[11][27] Oni diris, ke liaj lastaj vortoj estis, "Estis nur unu homo kiu komprenis min iam, kaj eĉ li ne komprenis min."[28] Li estis entombigita la 16an de novembro. Kongrue kun sia testamento, Hegel estis entombigita en la tombejo de Dorotheenstadt apud Fichte kaj Karl Wilhelm Ferdinand Solger.

La ekstergeedza filo de Hegelo, nome Ludwig Fischer, estis mortinta antaŭe servante al la nederlanda armeo en Batavio kaj la informo pri lia morto neniam atingis lian patron.[11]:548 Komence de la venonta jaro, la fratino de Hegelo nome Christiane memmortigis per dronado. La ceteraj du filoj de Hegelo — nome Karl, kiu iĝis historiisto; kaj Immanuel, kiu sekvis teologian karieron, vivis longe kaj konservis la "nachlaß" (manuskriptojn kaj leterojn) de sia patro, kaj produktis eldonojn de liaj verkoj.

Sistemo

Pentraĵo de Caspar David Friedrich, proksima amiko de Hegelo. Multaj estas certaj, ke li ilustradis filozofion de Schelling kaj Hegelo

Hegelo estis kreinto de sistemo idealisma. Ĉiun sian sistemon li prelegis en grandaj por historio de la filozofio verkoj. Konstruita sistemo estas:

  • La scienco de la naturo
  • La scienco de la logiko (tie oni komprenas ĝin laŭ populara en romantisma epoko psikologismo)
  • La scienco de la spirito

Dialektiko kaj konscio

La unua parto de la filozofio de Hegel konsistiĝas en verko Fenomenologio de l'animo. La unua parto de tiu sistemo estas dialektiko kaj progresemo de konscio. Hegelo konstituigis tie psikologismon. La unua parto de la tiu filozofio estas dialektiko.

Laŭ Hegelo kiel baza procezo de la mondo, je ĉiu nivelo, plenumiĝas dialektiko. Ĉio do agas konforme kun racio. Sur racio estas konstruita tia sistemo. Tiu dialektiko estas tute materiala kaj spiritisma samtempe. Ĝi kreigas tial rigardeblan realecon. Fakto pri agado konforma kun realeco malfermas ĉe Hegel gravan tezon ke homo en unua nivelo ne estas tabula rasa (kiel estas ĉe John Locke) sed memscia. Tiu memscio estas praemo al ĉiopoveco kaj estas ĝi ĉioscio. Hegelo ne dividas racion de spirito sed kunigas ilin en unua vortsignifo. La dialektiko do samtempe ontologio de Hegelo tezas ke:

tezo + antitezo --> sintezo

La tezo dialektika de Hegelo estis ke ĉiu esto (ekzistanta laŭ tezo) konsistas en jam en sia esto malesto (antitezo). Egale tezo kaj antitezo estas pereataj en sintezo. Tiel la mondo disvolviĝas logike, racie kaj progreseme: astro al tero, mineralo al planto, planto al animalo, animalo al homo, homo al ŝtato (precipe regno), paganismo al kristanismo, ktp. De la pli simpla al la pli malsimpla, de la malpli bona al la pli bona, adadade. Tia logiko formas la mondon fizikan, la mondon politikan, la mondon belartan, ktp, ĉiam ĉie, fraktale. Sur tiu dialektiko Hegelo kreas plenan sistemon. Li interpretis do ĉiun fakojn de la vivo. Lia filozofio ne estas do nur ĝenerala metodologio sed ĝi estas sistemo en kiu oni povas trovi respondon sur konkreta demando. Se tiu filozofio estus vera ĝi samtempe estus scienco. Tial Hegelo strebis fariĝi filozofion ĝeneralan kiel scienco. Tiel Hegelo komencis disvolviĝi sian sistemon.

Spiritualismo

Busto de Hegelo en la ekstero de la Hegelhaus en Stutgarto.

Ĉiujn ideojn, fenomenojn kaj normoj psikaj (laŭ Hegelo signifas: normoj logikaj) Hegelo determinigis per imperativo de animo kiu fenomenas jam en Fenomenologio.... Animo fenomenas en realo. Metafizike ĝi konstituigas per sie kaj formigas realon. Ĝi estas konforma kun dialektiko de Hegelo- ja racio estas tie ĉefa animo-regulo de la mondo laŭ kiu ĝi agas (progresas). Ekzistas la Hegelo:

  • animo subjektiva
  • animo objektiva
  • animo absoluta

Animo ĉe Hegelo formigas sciencon. Animo subjektiva ekzistas en formoj: naturala (formigante antropologion), kontraŭanta al naturo (formigante fenomenologion) kaj rilatanta al memaj formigoj de sciencoj. Kiam Neokantistoj disdividos de animo konscion kaj racion oni parolos ke homa konscio estas intencema (Franz Brentano, Edmund Husserl).

Animo objektiva formigas legon. Ĝi formigas ĝin kiel lego abstrakta, moralo kaj etiko.

Historiozofio

Tie Hegelo kreas novan parton de sistemo: sian Filozofion de historio (historiozofio). Laŭ li historio estas historio de la triumfo de homaro (historio komencanta de sklaveco al libereco).

Ekzistas ankaŭ animo absoluta. Ĉi fenomenas kiel ideo en ĉia estado de homo- estetiko kaj religio. Celo de la homo estas komprenado Dion.

Vidu ankaŭ artikolon pri la filozofia termino Zeitgeist.

Tombo de Hegelo en Berlino

Influo

Hegelo influis sur ĉia al si postea filozofio. Laŭ lia filozofio estis konstruitaj multaj aliaj. La idealismo de Hegelo estas nacia filozofio de Germanoj. De heglismo kreis ankaŭ alia, polnacia filozofio- Mesianismo- kiu estis opozicio de ĝi. Grandaj prekursoroj de ĝi estis ekzemple Józef Hoene-Wroński, kiu kreis unuan opozician sistemon filozofikan al heglismo kiu interpretis, same kiel Hegelo, ĉion. Laŭ li homaro estas inklinitaj ne nur al konado Dion sed eĉ unuigo en Li (Mesianistoj opinis ke Dio estas persona). Ĝi fondiĝis de unua malakordo kiun esprimis unu el plej gravaj lernantoj de Hegelo (kiu lin tre favorizis)- Karol Libelt. Laŭ li ne racio estas ĉefa imperativo de la mondo sed la um (tial lia filozofio nomiĝas umitismo). Libelt parolis ke post ero de Germanoj (ero de racio) alvenos ero de irracio, ero de Slovianoj (precipe de Poloj) kiu ne nur trovos tiun misteran sintezon (esto kaj malesto en sintezo) sed pruvos Dion. Tiun okupiĝis Adam Mickiewicz en siaj verkoj, kaj filozofion de irracieco (necerteco) disvoluis Lev Ŝestov. Hegelan spiritualismon disvoluis tre Andrzej Towiański. Ĝi estas unua parto de heglistoj.

Idealismo aperis ankaŭ en Britujo en malgranda nivelo sed pri heglismo plej okupiĝis en Germanujo. Inicitan per li historiozofion disvolvadis Eduard Zeller kaj Kuno Fischer. Per sia ideo de triumfo de libereco de la homaro Hegelo influis ne nur Mesianistojn sed komunistajn proletariaj filozofoj: E. Gans, K.L. Michelet, David Strauss, Ludwig Feuerbach, Bruno Bauer, Max Stirner. Enfine Markso- tiu plej granda heglisto- kreos sistemon filozofikan plej revoluciaj por ĉia ekonomio, sociologio kaj enfine mema filozofio (plej epistemologio kaj ontologio). Per pangnostika heglismo li movos tutan sferon de la homa vivsistemo. Markso kreos modernan socialismon, komunismon kaj kapitalismon. Lia plej fundamenta tezo en filozofio kaj precipe en ĝia parto- ontologio estis kreo nocion de materiala dialektiko nomita dialektika materiismo. Laŭ tiu dialektiko filozofos Pleĥanov kaj Lenin. Adeptoj de Markso rilatos ne nur al li sed ankaŭ al Hegelo. De tiuj sistemoj oni kreos eŭrokomunismon, anarĥismon kaj postmodernismon.

Hegel influis ankaŭ super multaj ekzistadistoj ekzemple Kierkegaard kaj Nietzsche. Li influos ankaŭ super usonaj filozofoj kiel ekzemple John Dewey (grava sociologo).

Aliaj sekvantoj

Alexandre Kojève (1902 – 1968) estas franca rusdevena filozofo kaj politikisto, kies filozofiaj seminarioj havis grandegan influon sur la franca filozofio, precipe per sia integriĝo de hegelismaj konceptoj en la eŭropa filozofio de la 20-a jarcento. Kiel ŝtatisto en la franca registaro, li estis grava en la formado de la Eŭropa Unio.

Artikoloj pri verkoj

Verkaro

Unuarangaj tekstoj

Verkoj

La kolekta verkaro de la sistemo de Hegel estas ĉe:

  • Enzyklopädie der philosophischen Wissenschaften (Enciklopedio de la Filozofiaj Sciencoj, 1816)

Partoj estas la jenaj:

I. Wissenschaft der Logik (Scienco de Logiko, 1812–1816, 1831)

II. Naturphilosophie

III. Philosophie des Geistes

    • Phänomenologie des Geistes (Fenomenologio de la Spirito, 1806/07)
    • Grundlinien der Philosophie des Rechts (1821)
    • Vorlesungen über die Philosophie der Geschichte
    • Vorlesungen über die Philosophie der Religion
    • Vorlesungen über die Ästhetik (1835–1838)
    • Vorlesungen über die Geschichte der Philosophie

Aliaj:

  • Die Positivität der christlichen Religion (1795/96)
  • Das älteste Systemprogramm des deutschen Idealismus (1796/97, fragm.)
  • Der Geist des Christentums und sein Schicksal (1799/1800)
  • Die Verfassung Deutschlands (1800–1802)
  • Mancherlei Formen die beim jetzigen Philosophieren vorkommen (1801)
  • Die Differenz des Fichteschen und Schellingschen Systems der Philosophie (1801)
  • Über das Wesen der philosophischen Kritik (1802)
  • Wie der gemeine Menschenverstand die Philosophie nehme (1802)
  • Verhältnis des Skeptizismus zur Philosophie (1802)
  • Glauben und Wissen oder Reflexionsphilosophie der Subjektivität in der Vollständigkeit ihrer Formen als Kantische, Jacobische und Fichtesche Philosophie (1803)
  • Über die wissenschaftlichen Behandlungsarten des Naturrechts (1803)
  • Wer denkt abstrakt? (1807)
  • Friedrich Heinrich Jacobis Werke (1817)
  • Verhandlungen in der Versammlung der Landstände des Königreichs Württemberg im Jahr 1815 und 1816 (1817)
  • Solgers nachgelassene Schriften und Briefwechsel (1828)
  • Hamanns Schriften (1828)
  • Über Grundlage, Gliederung und Zeitenfolge der Weltgeschichte. Von J. Görres (1830)
  • Über die englische Reformbill (1831)
Werkausgaben
  • Werke. Vollständige Ausgabe durch einen Verein von Freunden des Verewigten. 18 volumoj. Berlin 1832–1845.
  • Sämtliche Werke. Jubiläumsausgabe in zwanzig Bänden. Neu hg. von H. Glockner. Stuttgart 1927—1940
  • Sämtliche Werke. Hg. von Georg Lasson, später J. Hoffmeister. Leipzig 1911 kaj sekvaj (restis nekompleta)
  • Werke in 20 Bänden. Auf der Grundlage der Werke von 1832 bis 1845 neu ediert. Red. Eva Moldenhauer kaj Karl Markus Michel. Frankfurt/M. 1969–1971 (Suhrkamp, stw 601–620)
  • Gesammelte Werke (Akademieausgabe). In Verbindung mit der Deutschen Forschungsgemeinschaft hg. von der Rheinisch-Westfälischen Akademie der Wissenschaften Hamburg 1968 (Meiner) (Abk.: GW)

Duaranga literaturo

Referencoj

  1. Butler, Judith, Subjects of desire: Hegelian reflections in twentieth-century France (New York: Columbia University Press, 1987)
  2. Redding, Paul (13a de februaro 1997). "Georg Wilhelm Friedrich Hegel". Stanford Encyclopedia of Philosophy.
  3. Tiu termino estas fakte tre rara en la verkoj de Hegel. Ĝi ne estas en La scienco de logiko (kvankam li venas tre proksime en noto de p. 124 de [2010] la traduko de Giovanni, GW 21.142). En la prezento de la Enciklopedio de lia logiko ĝi troviĝas nur en §45R. Greraets, Suchting kaj Harris notas en la enkonduko en ilia traduko de tiu lasta teksto ke la termino estas pli forte asociata kun la angla movado en tiu lasta parto de la 19a jarcento (Hackett: 1991, xiii).
  4. Ĉefe pro la influaj prelegoj de Alexandre Kojève publikigitaj kiel Introduction à la lecture de Hegel (Parizo, 1947), elektoj tradukitaj en anglan fare de James Nichols kiel Introduction to the Reading of Hegel (Novjorko, 1969). Vidu, por ekzemplo, Aimé Patri, "Dialectique du Maître et de l’Esclave", Le Contrat Social, V, No. a (Julio–Aŭgusto 196r), 234, citita en la Enkonduko de la Eldonisto (vii) pri la etendo de lia influo.
  5. Robert C. Solomon, In the Spirit of Hegel, Oxford University Press, p. 23.
  6. Petschko, Werner G. (17a de februaro 2016). "Review of Aenesidemus" (en germana). Tradukita de Breazeale, Daniel. Alirita la 19an de aŭgusto 2020.
  7. "Rezension des Aenesidemus" ("Revizio de Enesidemus"), Allgemeine Literatur-Zeitung, Februaro 11–12, 1794). Trad. Daniel Breazeale. En Breazeale, Daniel; Fichte, Johann (1993). Fichte: Early Philosophical Writings. Cornell University Press. p. 63.
  8. "One of the few things on which the analysts, pragmatists, and existentialists agree with the dialectical theologians is that Hegel is to be repudiated: their attitude toward Kant, Aristotle, Plato, and the other great philosophers is not at all unanimous even within each movement; but opposition to Hegel is part of the platform of all four, and of the Marxists, too." Walter Kaufmann, "The Hegel Myth and Its Method" en From Shakespeare to Existentialism: Studies in Poetry, Religion, and Philosophy, Beacon Press, Boston, 1959 (pp. 88–119).
  9. "Why did Hegel not become for the Protestant world something similar to what Thomas Aquinas was for Roman Catholicism?" (Karl Barth, Protestant Thought from Rousseau to Ritschl: Being the Translation Of Eleven Chapters of Die Protestantische Theologie im 19. Jahrhundert, 268 Harper, 1959).
  10. Maurice Merleau-Ponty (trad. Herbert L. kaj Patricia Allen Dreyfus), Sense and Nonsense, Northwestern University Press, 1964, p. 63.
  11. 11,00 11,01 11,02 11,03 11,04 11,05 11,06 11,07 11,08 11,09 11,10 11,11 11,12 Pinkard, Terry. (2000) Hegel: A Biography. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-49679-7.
  12. Pinkard, Hegel: A Biography, p. 3, erare havigas la daton kiel la 23a de septembro, 1781, kaj priskribas Hegel kiel dekunu-jaraĝa. Cf. la indekson de la libro de Pinkard kaj lian "Chronology of Hegel's Life", kiu ĝuste havigas la daton kiel 1783 (pp. 773, 745); vidu ankaŭ germanlingvan vikipedion.
  13. Karl Rosenkranz, Hegels Leben, Duncker und Humblot, 1844, p. 19.
  14. Beiser, Frederick C., ed. (1993). The Cambridge Companion to Hegel. Cambridge University Press. p. 419. ISBN 978-1-13982495-8.
  15. Harris, H.S. (1995). Phenomenology and System. p. 7.
  16. Good, James Allan (2006). A Search for Unity in Diversity: The "Permanent Hegelian Deposit" in the Philosophy of John Dewey. Lexington Books. p. 4.
  17. Love. Arkivita el la originalo je 2013-10-08. Alirita 2013-08-09. Arkivigite je 2013-10-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-08. Alirita 2020-08-18.
  18. The Spirit of Christianity and Its Fate". Arkivita el la originalo je 2013-12-06. Alirita 2020-08-18.
  19. Kai Hammermeister, The German Aesthetic Tradition, Cambridge University Press, 2002, p. 76.
  20. G.W.F. Hegel, Dissertatio philosophica de Orbitis Planetarum.
  21. 21,0 21,1 G.W.F. Hegel, Philosophical Dissertation on the Orbits of the Planets.
  22. 22,0 22,1 (Aŭgusto 1992) “Hegel and the Seven Planets”, Journal for the History of Astronomy 23 (3), p. 208–210. doi:10.1177/002182869202300307. 
  23. Notu, ke Weltseele zu Pferde estas mallongigita parafrazo de la vortoj de Hegelo en la letero. Tiu letero ne estis publikigita dum la vivodaŭro de Hegelo, sed la esprimo estis atribuita al Hegelo anekdote, aperante presita ekde 1859 (L. Noack, Schelling und die Philosophie der Romantik, 1859, p. 153). Ĝi estis uzita sen atribuo fare de Meyer Kayserling en sia Sephardim (1859:103), kaj estas ŝajne ne agnoskita al Hegelo fare de la revizianto en Göttingische gelehrte Anzeigen 2 (1861) p. 770, kiu notas ĝin malaprobe, kiel unu el la "malbonaj ŝercoj" de Kayserling (schlechte Witze). La frazo ĉiuokaze asociiĝis al Hegelo poste en la 19a jarcento, ekz. G. Baur en Reden gehalten in der Aula der Universität Leipzig beim Rectoratswechsel am 31. October 1874 (1874), p. 36.
  24. den Kaiser—diese Weltseele—sah ich durch die Stadt zum Rekognoszieren hinausreiten; es ist in der Tat eine wunderbare Empfindung, ein solches Individuum zu sehen, das hier auf einen Punkt kontentriert, auf einem Pferde sitzend, über die Welt übergreift und sie beherrscht.Hegel, letter of 13 October 1806 to F. I. Niethammer, no. 74 (p. 119) en Briefe von und an Hegel ed. Hoffmeister, vol. 1 (1970), citita laŭ H. Schnädelbach en Wolfgang Welsch, Klaus Vieweg (eld.), Das Interesse des Denkens: Hegel aus heutiger Sicht, Wilhelm Fink Verlag (2003), p. 223; trad. Pinkard (2000:228).
  25. Pinkard (2000:228f).
  26. 26,0 26,1 Ludwig Siep, Hegel's Phenomenology of Spirit, Cambridge University Press, 2014, p. xxi.
  27. Quinton 2011, p. 63.
  28. Norman Davies, Europe: A History, 1996, p. 687.

Eksteraj ligiloj