Estante filino de la germana reĝo Henriko la Birdisto, ŝi edziniĝis kun la lorena duko Gislebert (Gilberto). Tiel Gislebert favoris Henrikon. En 940 ŝi edziniĝis kun la franca reĝo Ludoviko la 4-a. Tiu ĉi tamen ne sukcesis gajni Lorenon pro la protestado de Oto la Granda.
Post la morto de Ludoviko (954), ŝia filo Lotaro fariĝis franca reĝo, danke al la helpo de ŝiaj fratoj Oto kaj Bruno.
Gerberga estis engaĝiĝema kaj literature interesata virino. Ŝi oftege legis tekstojn de la biblio kaj abato Adson de Montier-en-Der dediĉis al si libron pri la antikristo, De ortu et tempore Antichristi[2].
Fontoj
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 627 (tie ĉi interrete)