Giuseppe Tomasi di Lampedusa

Citaĵo
 Se ni volas ke ĉio restu kiel ĝi estas, necesas ke ĉio ŝanĝu. 
— Tancredi Falconeri, nepo de la Princo Fabrizio, en "Il Gattopardo"


Giuseppe Tomasi di Lampedusa
itala verkisto
itala verkisto
Persona informo
Naskiĝo 23-a de decembro 1896
en Palermo, Italio
Morto 23-a de julio 1957
en Romo, Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Lingvoj italafrancaanglagermanahispanarusa vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" vd
Familio
Dinastio House of Tomasi di Lampedusa vd
Edz(in)o Alexandra Wolff Stomersee vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • eseisto vd
Verkado
Verkoj La Servalo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giuseppe Tomasi di LAMPEDUSA (elp.: Ĝuzeppe Tomazi di Lampeduza) naskiĝis la 23-an de decembro 1896 en Palermo – mortis la 23-an de julio 1957 en Romo, Italio. Li estis verkisto, princo de Lampedusa kaj duko de Palma di Montechiaro.

Lia plej fama verko estas lia ununura romano La Gepardo (Il Gattopardo, 1958) publikigita post sia morto. En 1963, el La Gepardo estis farita fama filmo de Luchino Visconti. De Lampedusa, ankaŭ estas publikigita novelaro ("I racconti", 1961) kaj kelkaj eseoj pri literatura historio.

Verkisto kun malsimpla personeco, tre malparolema kaj solema, pasigis grandan parton de sia tempo legante. Rakontante pri sia knabaĝo li skribis: «mi estis knabo al kiu tre plaĉis la soleco, al kiu plaĉis pli esti kun la aĵoj ol esti kun la personoj»[1].

Biografio

Tomasi di Lampedusa en juna aĝo, olea pentraĵo de 1936

Don Giuseppe Tomasi, 12a Duko de Palma, 11a Princo de Lampedusa, Barono de la Torretta, Grandulo de Hispanio de Unua Klaso, estis filo de Giulio Maria Tomasi (1868-1934) kaj de Beatrice Mastrogiovanni Tasca Filangieri di Cutò (1870-1946). Li restis sola filo post la morto de la fratino Stefania, pro difterio, en (1897). Li ĉiam estis tre ligita al sia patrino, virino kun forta personeco, ankaŭ ĉar lia patro estis ĉiam malvarmeca kaj senpartoprena.

Kiel infano li lernis en ilia granda domo en Palermo pere de instruistino, kiu interalie instruis al li la anglan, de la patrino kiu instruis al li la francan kaj de la avino kiu konigis al li la romanojn de Emilio Salgari.

La familio de Tomasi di Lampedusa estis branĉo de la familio el kiu descendas ankaŭ la la familio Leopardi de Recanati kaj tradicie oni kredas ke ĝi havas bizancajn originojn. Ĝi estis karakterizita de granda religia fervoro, ne kundividita de la verkisto, kaj ĝi havis en sia historio unu sanktulon, sankta Giuseppe Maria Tomasi kaj unu beatulinon, Isabella Tomasi (1645-1690). Unu onklo de la verkisto, Pietro Tomasi della Torretta estis Ministro de la Eksterlandaj Aferoj kaj Prezidanto de la Senato.

Referencoj

  1. I racconti, 5ª ediz., Milano 1993, p. 53.