Golĝaparato
La golĝaparato (aŭ diktiosomaro) estas ĉelorganeto trovebla en preskaŭ ĉiuj eŭkariotaj ĉeloj. Oni nomis ĝin laŭ la itala sciencisto Camillo Golgi (Golĝo), kiu malkovris ĝin[1] en 1898. Pro tio ĉi, li ricevis duonon de la Nobel-premio pri medicino de la jaro 1906.
La golĝaparato konsistas el amaso de pluraj stakigitaj cisternoj. Cisterno estas plata, glata, per biomembrano ĉirkaŭfermita strukturo, en kies interno oligo- kaj polisaĥaridaj ĉenoj povas alkudriĝi je proteinoj, kaj kiuj povas delaĉiĝi ĉe la ekstera fino kiel golĝaj veziketoj. Tiuj veziketoj servas por elĉeligo de la modifitaj proteinoj, transprenitaj el la endoplasma retikulo.
Strukturo
La strukturo de golĝaparato ne estas homogena; ĝi montras polusiĝon:
- cis-flanko (aŭ cis-poluso), la kurbiĝanta ekstera flanko. Ĝi surhavas multajn veziketojn, kiuj algluiĝas al la randoj de la retaro. Tiu poluso havas rektan kontakton kun la kava interno de glata endoplasma retikulo kaj per helpo de la etaj veziketoj eĉ kun la raspa endoplasma retikulo.
- trans-flanko (aŭ trans-poluso), la interna flanko. Ĝi rigardas al la ĉelmembrano kaj al tiu gluiĝas pli grandaj golĝaj veziketoj.
La diko de la ĉela membrano de la cis- ĝis la transflanko kreskas de 6-7.5 ĝis 10-12 nm.
Estas diferenco inter la golĝaparatoj ĉe bestoj kaj ĉe plantoj:
- en animalaj ĉeloj multaj diktiosomoj ofte troviĝas dense unu apud la alia,
- en plantaj ĉeloj ili situas sporade en la tuta ĉelplasmo kaj estas malpli multaj.
Funkcio
En la golĝaparato okazas la modifado de la proteina strukturo kaj produktado de glikoproteidoj. Tie ĉi sinteziĝas la fosfolipidoj kaj kelkaj polisaĥaridoj (kiel ĥitino aŭ pektino).
Ĝi ankaŭ densigas la enhavon de la vakuoloj.
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Biografio de Camillo Golgi ĉe la Nobel-premia paĝaro Arkivigite je 2004-08-03 per la retarkivo Wayback Machine (angle)