Golden State Warriors

Golden State Warriors
emblemo
basketbala teamo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1946 vd
Antaŭe San Francisco Warriors vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo San-Francisko
Posedata de Diomiro Hernández • Peter Guber vd
Posedatoj Sankt-Krucaj Militistoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La klubo Golden State Warriors - prononco laŭ sistemo IFA [ɡɔldˈɛn stˈat wˈɒɹɪəz], esperantlingve Oroŝtataj Militistoj - estas klubo de korbopilkadopli fake basketbalo en San-Francisko, Kalifornio, kiu fondiĝis en 1946. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Pacifika Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 14-a de majo 2014 estas Steve Kerr. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 2019 okazigas en la stadiono Chase Center.

Eksteraj ligiloj

la stadiono Chase Center
en la Blanka Domo en januaro 2023 post venko de la NBA-ĉampioneco