Gorgoneion
Gorgoneion [gorgonejon] (greke: Γοργόνειον) estas la nomo de la kapo de la Gorgono fortranĉita de Perseo, kiun Atena portis sur sia ŝildo.
Historie montreblas, ke la devena tipo estas grimaca vizaĝo kun eltirita lango kaj virporkaj dentoj jam konata en la fenicia arto, kiun transprenis grekaj artistoj post la 7-a jarcento a.K. kaj iom post iom modifis ĝin.
La terurbildo celanta protekton kontraŭ misaĵoj ornamis armilojn, urbomurojn, amuletojn ktp.
La posta arto transformis ĝin al virina masko, fiksita en mortolukto, tamen eksterordinare bela, anstataŭante la kun serpentoj miksitan hararon per nura hararo, kiel ĉe la Medusa Rondanini konservita en Munkeno.
Bibliografio
- Levezow: Über die Entwickelung des Gorgonenideals in der Poesie und bildenden Kunst der Alten (Pri la evoluo de la Gorgoneia-idealo en la poezio kaj arto de la antikvuloj). Berlino 1833