Graham Greene (verkisto)
Graham Greene | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Henry Green Henry Graham Greene | |||||
Naskonomo | Henry Graham Greene | ||||
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1904 en Berkhamsted, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando | ||||
Morto | 3-an de aprilo 1991 (86-jaraĝa) en Vevey, Vaŭdo, Svislando | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | leŭkemio vd | ||||
Tombo | Corseaux vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Berkhamsted vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Balliol College • Berkhamsted School vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Charles Henry Greene vd | ||||
Patrino | Marion Raymond Greene vd | ||||
Gefratoj | Hugh Greene • Elisabeth Katherine Greene • [William] Herbert Greene • Alice Marion Greene • Raymond Greene vd | ||||
Edz(in)o | Vivien Greene vd | ||||
Infanoj | [Lucy] Caroline Greene • Francis Greene vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • dramaturgo • ĵurnalisto • scenaristo • aŭtobiografo • verkisto de porinfana literaturo • spiono vd | ||||
Laborkampo | romano • filmkritikisto • literaturkritikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1925– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A Gun for Sale ❦ The Power and the Glory ❦ The Third Man ❦ The Quiet American vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Graham GREENE (naskiĝis la 2-an de oktobro, 1904, mortis la 3-an de aprilo, 1991) estis brita verkisto de romanoj, rakontoj, dramoj, poemoj, scenaroj, eseoj, vojaĝraportoj kaj infanlibroj. Li apartenis al la modavo de Renouveau catholique.
Biografio
Li naskiĝis en Berkhamsted, Hertfordshire, kie lia patro estis estro de la loka mezlernejo (kiun frekventis Graham). Li studis en Balliol College, Oxford, kaj lia unua verko (poezia libro) estis eldonita en 1925, dum li ankoraŭ estas studento. En sia aŭtobiografio, li donas multajn detalojn pri malfacila juneco. Post diplomiĝo, li fariĝis katoliko, estis mallongtempe edzo, kaj komencis ĵurnalistan karieron. Li estis i.a. verkisto de filmaj recenzoj, ĝis li kaŭzis la fermon de revuo por kiu li laboris per envolvi ĝin en proceson pri kalumnio pro komento fare de li pri Shirley Temple.
Plej famaj estas liaj psikologie profundaj aventuraj kaj krimaj libroj, kiuj grandparte ankaŭ estis tre sukcese filmigitaj. Liaj romanoj estas verkitaj per moderna realisma stilo, kaj ofte enhavas personojn ĝenitajn de sindubo kaj vivantajn en povraj aŭ senradikaj cirkonstancoj. La duboj estis ofte religiaj.
La granda komedia talento de Graham Greene montriĝas ĉefe en lia malfrua verkaro.
Verkoj
Romanoj
- Stamboul Train (1932)
- Brighton Rock (1938)
- The Power and the Glory ("La potenco kaj la gloro", 1940)
- The Heart of the Matter ("La kerno de la afero", 1948)
- The End of the Affair ("La fino de la adulto", 1951)
- The Third Man ("La tria viro", 1950)
- The Quiet American ("La silentema usonano", 1955)
- Our man in Havana ("Nia agento en Havano", 1958)
- The Burnt-Out Case ("La elĉerpita kazo", 1961)
- The Comedians ("La komediistoj", 1966)
- Travels with My Aunt ("Vojaĝoj kun mia onklino", 1969)
- The Human Factor ("La homa faktoro", 1978)
- Dr. Fischer of Geneve ("Doktoro Fiŝer en Ĝenevo")
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Graham Greene Arkivigite je 2017-03-07 per la retarkivo Wayback Machine en la Projekto por Malferma Katalogo (angle)