Grandega kalidro

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandega kalidro
Nereproduktulo
Nereproduktulo
Reproduktulo
Reproduktulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Calidris
Specio: Grandega kalidro C. tenuirostris
Calidris tenuirostris
Horsfield, 1821
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grandega kalidro, Calidris tenuirostris, laŭ kio ankaŭ Fajnbeka kalidro, estas eta fortika vadbirdokalidro de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas la plej granda de la Kalidroj.

Ties reprodukta medio estas tundro en nordorienta Siberio. Ili konstruas neston surgrunde; la ino demetas kvar ovojn en surgrunda truo. Ili estas migrantaj birdoj kiuj vintras en marbordoj en sudorienta Azio el Irano kaj Barato ĝis Filipinoj kaj suden ĝis Aŭstralio. Tiu palearktisa specio formas grandegajn arojn vintre. Ĝi estas rara vagulo en okcidenta Eŭropo.

Temas pri mezgranda birdo 27 ĝis 30 cm longa kaj ĉirkaŭ 160 g peza. Tiu specio havas mallongajn malhelajn krurojn kaj mezlongan maldikan malhelan bekon. Reproduktuloj havas makulecgrizajn suprajn partojn kun kelkaj ruĝecaj plumoj. Vizaĝo kaj ĉefe gorĝo kaj brusto estas tre punktohavaj nigre kaj estas ankaŭ kelkaj strioj en malantaŭa ventro. Vintre la plumaro iĝas tute helgriza supre.

Tiu birdo estas parence rilata kun la pli disvastigata Granda kalidro. En reprodukta plumaro, tiu lasta montras diferencigjan ruĝecajn vizaĝon, bruston kaj ventron. En aliaj plumaroj, la Grandega kalidro povas esti identigita pro sia pli granda grando, pli longa beko, pli akra mentono kaj pli strihavaj supraj partoj.

Tiuj birdoj manĝas en kotejoj, lagoj kaj strandoj, tuŝoprobante kaj bekoplukante manĝaĵojn per rigardo. Ili manĝas ĉefe moluskojn kaj insektojn. Ili estas sociemaj birdoj kiuj foje ariĝas kun karadrioj de specio Charadrius bicinctus.

La Grandega kalidro estas specio protektita de la Traktato por la konservado de afrikeŭraziaj migrantaj vadbirdoj (AEWA).

Referencoj