Grandprinclando
En kelkaj lingvoj (ekzemple la franca) oni uzas la saman titolon grandduko ankaŭ por grandprinco (ekz-e de Moskvo aŭ Litovio); en aliaj lingvoj (ekzemple germana, nederlanda kaj skandinaviaj lingvoj) oni distingas inter tiuj du titoloj. (Komparu de:Großherzog kaj de:Großfürst, en:Grand duke kaj en:Grand prince).
Regataj de grandprincoj:
- 1276-1547 Grandprinclando Moskvo – iĝis Rusa carlando
- 1203-1795 Grandprinclando Litovio – finiĝis per la Dispartigoj de Pollando-Litovio
- 1765-1918 Grandprinclando Transilvanio, parto de Aŭstrio-Hungario – iĝis parto de Rumanio
- 1809-1917 Grandprinclando Finnlando, aŭtonoma parto de Rusio – iĝis memstara respubliko
- Grandprinclando Serbio
- Grandprinclando Tver
Vidu ankaŭ
|