Grandrapida trajno
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/64/ICE3-Einfahrt-Dortmund.jpg/200px-ICE3-Einfahrt-Dortmund.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3a/Thalys.jpg/200px-Thalys.jpg)
Grandrapida trajno aŭ rapidega trajno estas trajno, kiu estas adaptita por veturi pli ol 200 km/h. Maksimuma rapideco de alitipaj (inter-urbaj) trajnoj estas inter 160 kaj 200 km/h.
Rapidtrajnoj povas veturi tiom rapide nur laŭ adapitaj trakoj. Plej ofte temas pri tute novaj tipoj de trakoj; foje ankaŭ oni adaptas ekzistantajn liniojn. Grandrapidaj trajnoj povas veturi ankaŭ je ordinaraj reloj, sed tiam je adaptita rapideco.
Tipoj de grandrapidaj trajnoj
- la franca TGV, je kiuj baziĝas ankaŭ Thalys, Eurostar kaj la unua generacio de la hispana AVE
- la germana ICE, je kiu baziĝas la dua generacio de AVE
- la itala ETR.500
- la japana Ŝinkanseno
- la usona Acela
Vidu ankaŭ
- Altrapida fervojo
- Mezlonga Distanco en Hispanlando
- Maglevo (trajneca veturilo ne plu uzanta relojn)
- Pendolino de Fiat Ferroviaria
|