Grekio en la Vintra Olimpiko 1948
Reĝlando Grekio en la Vintra Olimpiko 1948 | ||||
Vintra Olimpiko 1948 en Sankta Maŭrico | ||||
Flagtenanto: | Fotis Mavriplis | |||
Sportistoj | 1 en 1 fako | |||
Medaloj rango: |
Oro 0 |
Arĝento 0 |
Bronzo 0 |
Sume 0 |
La greka teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1948 en Sankta Maŭrico havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la greka teamo estis Fotis Mavriplis. La sportisto atingis neniun medalon.
Kunordigis la teamon la Greka Olimpika Komitato (greke Ελληνική Ολυμπιακή Επιτροπή), fondita en 1894. La sola sportisto, la 28-jara Fotis Mavriplis (Φώτης Μαυρίπλης), antaŭ la Dua Mondmilito estis studento en Munkeno, plurfoje de tie vojaĝis al la monto Arlberg en la proksima Aŭstrio kaj tie lernis alpan skiadon. En la olimpiko de 1948 li estis la ununura greka skiisto kaj ne vere povis konkurenci kun plej multaj aliaj atletoj. Sed li internaciigis la eventon, kaj post kiam li post 1948 elmigris al Kanado, ne plu aperis en internaciaj skiaj konkursoj.
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo (greke kaj angle)
|
|