Grizdorsa tajlorbirdo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Grizdorsa tajlorbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Orthotomus derbianus (Moore, 1855) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grizdorsa tajlorbirdo (Orthotomus derbianus) estas kantobirdo de la familio de Cistikoledoj (iam lokata en Silviedoj) troviĝanta en tropika Azio. Ĝi apartenas al genro de Ortotomoj kiu estas populara pro konstruo de nesto per kudro de folioj kiel lulilo por la nesto.
Ĝi troviĝas nur kiel endemio en Filipinoj.
Ĝi esta specio simila al aliaj de la sama genro ekzemple kun olivverdecaj flugiloj, sed ankaŭ kun griza dorso, malkutima en la genro kaj kio nomigas la specion, ankaŭ griza kolareo, kiel ĉe la Brunkapa tajlorbirdo, sed multe pli larĝa, kaj etenda al gorĝo, kiu ĉe aliaj specioj estas blanka, kaj al la tuta ventro, kiu estas pli hela ĉe aliaj specioj. La kapo estas tutbruna kiel ĉe la menciita Brunkapa tajlorbirdo kaj ankaŭ la iriso estas bruna, iom pli hela aŭ brunoliveca. Ankaŭ la vosto estas iom bruna. La beko estas tre longa.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Orthotomus derbianus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|