Komence de la 21-a jarcento per administraj reformoj iom post iom pligrandiĝis la urba teritorio, per integrigo de iuj antaŭe tre malgrandaj ĉirkaŭaj komunumoj, kies sendependa administrado kaŭzis tro altajn kostojn. Tiel interalie la 1-an de oktobro 2009 aldoniĝis la loĝloko Wildenhain kaj komence de 2010 la loko Zabeltitz.
Famuloj
En la komunumo naskiĝis Péter Zabeler, kiu post jardekoj estis hungara luterana episkopo.