Groningen (municipo)

ISO
Municipo Groningen

Flago de la municipo Groningen

Blazono de municipo Groningen

Flago de la municipo Groningen Blazono de municipo Groningen
nederlanda municipo
Provinco Groningo
Ĉefloko Groningen
Areo
 - Tero
 - Akvo
197,96 km²
185,60 km²
12,36 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
233 218 (1-a de januaro 2021)
1 257 loĝ./km²
Geografia situo 53° 13′ N, 6° 34′ O (mapo)53.2166666666676.5666666666667Koordinatoj: 53° 13′ N, 6° 34′ O (mapo)
Groningen (Nederlando)
Groningen (Nederlando)
DEC
Groningen
Groningen

Gravaj trafikaj arterioj A7, N385, N386; fervojlinio Groningen-Nieuweschans
CBS-municipokodo 0014
Poŝtkodo 9700–9747
Oficiala retejo http://gemeente.groningen.nl/
vdr

Groningen estas municipo en la nederlanda provinco Groningen, centrita ĉirkaŭ la urbo Groningen. La municipo havis je la 1-a de januaro 2021 233 218 loĝantojn (fonto: CBS). Laŭ nombro da loĝantoj ĝi estas la sesa de Nederlando kaj la plej granda de norda Nederlando.

Je la 1-a de januaro 2019, la tiamaj municipoj Haren kaj Ten Boer fariĝis parto de la municipo Groningen.

La municipo Groningen havas 21 kernojn (el kiuj unu la urbo). La plej gravaj estas: Groningen (203 105 loĝantoj), Haren (17 895 loĝantoj), Ten Boer (4 665 loĝantoj) kaj Glimmen (1 330 loĝantoj). La tuta terareo estas 185 km².