Guŝ Ŝalom
Guŝ Ŝalom | |||||
---|---|---|---|---|---|
גוש שלום | |||||
![]() | |||||
Uri Avnery maldekstre dum protesto de 2006 | |||||
organizaĵo ![]() | |||||
Komenco | 1993 | ||||
Lando(j) | Israelo vd | ||||
Sidejo | Israelo | ||||
Tipo | pripaca neregistara organizaĵo | ||||
Fondinto(j) | Uri Avnery vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La organizaĵo Guŝ Ŝalom - en hebrea skribo גוש שלום, tradukite "Bloko de Paco" - estas kontraŭmilita, senperforta, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Israelo. En 2001 al la organizaĵo kaj al la du precipaj aktivuloj Raĥel kaj Uri Avnery estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9b/Assassination_of_Prime_Minister_Yitzhak_Rabin%2C_1995_VIII_Dan_Hadani_Archive.jpg/300px-Assassination_of_Prime_Minister_Yitzhak_Rabin%2C_1995_VIII_Dan_Hadani_Archive.jpg)
aktivistoj dum demonstracio subtenante la interkonsentojn de Oslo en 1995, post kiam ekstremisma israelano murdis la subtenan ĉefministron Jicĥak Rabin