Guŝ Dan
Guŝ Dan | ||
---|---|---|
![]() | ||
metropola regiono [+] | ||
Lando | Israelo | |
- koordinatoj | 32° 4′ 35″ N, 34° 47′ 22″ O (mapo)32.07632334.789471Koordinatoj: 32° 4′ 35″ N, 34° 47′ 22″ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 1 516 km² (151 600 ha) [+] | |
Areo | 1 516 km² (151 600 ha) [+] | |
Loĝantaro | 3 713 000 [+] (31-a de decembro 2013) | |
Denseco | 2 449,21 loĝ./km² [+] [+] | |
Poŝtkodo | 61999 [+] | |
Guŝ Dan | ||
![]() |
||
Guŝ Dan (hebree גּוּשׁ דָּן) estas la aglomeraĵo de la israela urbo de Tel-Avivo-Jafo. "Guŝ" estas la hebrea vorto por "bloko" (גוש). Dan estis unu el la filoj de Jakobo. Laŭ la Tanaĥo, la regiono ĉirkaŭ la praa havenurbo de Jafo, parto de la hodiaŭaj kunurboj de Tel-Aviv-Jafo, estis posedata fare de la tribo de Dan (unu el dek du tribaj teritorioj en biblia Izraelo). Sekve, "Guŝ Dan" signifas ion kiel "Dan bloko" aŭ "Dan metropola regiono".
Dum antaŭe publika bustransporto en preskaŭ ĉio el Israelo estis funkciigita fare de la Eged-kooperativo, la metropola regiono ĉirkaŭ Tel-Avivo estis sub la koncesio de la Dan buskooperativo. Sekve, "Guŝ Dan" ankaŭ signifas la "koncesian regionon de la Dan-buskooperativo".
Geografia amplekso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f8/Gush_Dan.png/220px-Gush_Dan.png)
La termino "Guŝ Dan" rilatas nur al la mallarĝa aglomerado ĉirkaŭ Tel-Avivo. Nur tiuj urboj kiuj kunfandiĝas perfekte unu en la alian kaj estas interplektitaj estas inkluzivitaj. Ĉar la Tel-Aviva metropola regiono kreskis amase ekde sia kreado, novaj urboj iom post iom estis aldonitaj tra la jaroj. Origine, la "Guŝ Dan" konsistis el la urboj de Tel-Avivo-Jafo, Ramat Gan, Bnei Brak, Givatajim, Ĥolon kaj Bat Jam. En la lastaj jaroj, la urboj de Riŝon LeCion, Petaĥ Tikvah, Giv'at Ŝmuel, Kirjat Ono, Ganej Tikva kaj Savjon estis aldonitaj. Herzlia, Or Jehuda kaj Jehud foje estas inkluditaj [1].
Ĉar "Guŝ Dan" ne reprezentas statistikan regionon kaj estas relative malklara kaj varia termino, la loĝantaro estas foje donita kiel 1.5 milionoj, alifoje kiel 3.5 milionoj.
La Centra Buroo de Statistiko de Israelo (CBSI) dividas la pli grandan Tel-Avivan regionon en setlejzonojn. La Guŝ Dan kovras la kernon (Tel-Avivo), la internan zonon kaj partojn de la meza setlejzono.
La tuta pli granda Tel-Aviva regiono, inkluzive de la ekstera setlejzono, etendiĝas laŭ la mediteranea marbordo de Aŝdod ĝis Netanja kaj direkte al Jerusalemo ĝis Modiino kaj konsistas entute de 253 setlejlokoj. Ĉi tiu regiono, nomita la "Tel-Aviva Metropola Regiono" fare de la CBSI, atingis la markon de 3.9 milionoj da loĝantoj en 2018 (44% de Israela loĝantoj)[2] kun jarkreskofteco de 1,8%.
Panoramoj
Referencoj
- ↑ Localities, Population, and Density. Arkivita el la originalo je 2016-04-15. Alirita 2010-01-24 .
- ↑ City in Numbers tel-aviv.gov.il