Guŝ Ŝalom
La organizaĵo Guŝ Ŝalom - en hebrea skribo גוש שלום, tradukite "Bloko de Paco" - estas kontraŭmilita, senperforta, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Israelo. En 2001 al la organizaĵo kaj al la du precipaj aktivuloj Raĥel kaj Uri Avnery estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
Eksteraj ligiloj