Guntakal
Guntakal | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 515801 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 126 270 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 090 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 10′ N, 77° 23′ O (mapo)15.1777.38Koordinatoj: 15° 10′ N, 77° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 432 m [+] | ||
Areo | 40,87 km² (4 087 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Guntakal (telugue గుంతకల్లు) estas urbego en statuso municipo en suda Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en la distrikto de Anantapuramu.
Demografio
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 126 270 loĝantoj sur areo de 40,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 090 loĝantoj/km². La legopovo estas 75%.
Geografio
Guntakal etendiĝas sur montetaro en alteco de 432 metrojn de la marnivelo. Ballari troviĝas 48, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 50, Adoni (Barato) 51, Anantapuramu 60, Tadipatri 81, Kurnul 102, Nandjan 122, Hajderabado 270, Mumbajo 642, Kolkato 1418, tutlanda ĉefurbo Delhio 1497 kilometrojn (aere) [1].
Historio
Guntakal iĝis signifa fervoja nodo dum dominado de britoj.
Edukado
Guntakal ne havas altlernejon, tamen menciindas la fervoja mezlernejo.
Lingvoj
La telugua estas la oficiala kaj vaste parolata lingvo. La urdua kaj kanara ankaŭ estas vaste parolataj.
Religioj
Preskaŭ 71% de la populacio estas hinduoj, proksimume 25% estas islamanoj.
Klimato
Guntakal situas en semi-arida klimato kun musono kaj la loko apartenas al la plej malvarmaj areoj en suda Barato pro la alteco. La meza jara pluvo estas ĉirkaŭ 550 mm.
Trafiko
Al Guntakal kuras po kvin fervojaj kaj vojaj linioj. La plej proksima flughaveno estas ĉe Ballari.