Gyöngyösfalu
Gyöngyösfalu [djondjosfalu] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg. Gyöngyös signifas hungare perla, sed temas pri rojo, kiu estas rapidflua, tial ŝaŭmadas. Oni nomas tion "perla". Falu signifas hungare vilaĝo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Gyfalu1.jpg/220px-Gyfalu1.jpg)
Bazaj informoj
- Poŝta kodo: 9723
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 1090
Historio
Gyöngyösfalu konsistas el 4 vilaĝoj. Kispöse kaj Nagypöse unuiĝis en 1928, en 1950 tiu, Ludad kaj Seregélyháza unuiĝis. La vilaĝo(j) situas laŭ la vojo (kaj ankaŭ fervojo) inter Szombathely kaj Kőszeg. Inter Szombathely kaj Kőszeg la vilaĝoj situas dense kaj preskaŭ ili tuŝas unu la alian.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3c/Gyfalu_pose.jpg/220px-Gyfalu_pose.jpg)
Vidindaĵoj
- En Pöse omaĝe al Sankta Marteno, konstruiĝis en 1905 en novgotika stilo.
- En Ludad omaĝe al Sankta Triunuo.
- Apud la vilaĝo arbara ŝnurglitejo (angle nomata Fun Extreme Canopy) funkcias (la unua en Hungario).
Famuloj
En la iama Pöse naskiĝis kanuisto Tibor Tatai.