Gyula Babos
Gyula Babos | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Babos |
Naskiĝo | 26-an de junio 1949 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de aprilo 2018 (68-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Klári Katona |
Okupo | |
Okupo | muzikisto ĵaz-gitaristo universitata instruisto diskografa artisto |
Gyula Babos [djula baboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Babos Gyula estis hungara ĵazgitaristo, altlerneja instruisto.
Gyula Babos [1] naskiĝis la 26-an de junio 1949 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de aprilo 2018 en Budapeŝto.
Biografio
Gyula Babos komence lernis violonadon kaj pianadon, sed li aĝis 15, kiam li estis gitaristo en amatora orkestro. En 1966 li atingis la unuan lokon en ĵazkonkurso de Hungara Radio. En la sekvaj jaroj li estis ano en pluraj ĵaz- aŭ ŝlagrorkestroj. Li fondis la unuan muzikgrupon en 1979. En 1977 li ekinstruis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, tiel, ke li ne maturiĝis kaj ne havis diplomon. En 1988 aperis lia unua muzikdisko. Tiutempe li jam gitaris kun ankaŭ eksterlandaj muzikistoj, ekzemple kun Frank Zappa, James Moody, Tony Scott. Li ricevis 5 premiojn inter 1991-2017. Lia edzino estis Klári Katona.
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- hungarlingva biografio kun fotoj[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto